Aparta gustumaĵo estas, kiel li klarigas la 1910 jam malmodernan nocion de „ĉarpio", kiun Zamenhof enkondukis en sia vortaro Rusa-Esperanta de 1889, kaj kiu poste fariĝas Funda- menta:
Ĉarpio.
Fadenoj el malnova tolaĵo, uzataj iam por bandaĝi la vundojn: La ĉarpio jam de longe estas anstataŭita per la sorbema kotono.
Lia simpatio por la pola kulturo kaj nacia movado same estas sentebla en la vortaro:
Gasto en la domo — Dio en la domo (pola proverbo). -
gasto.
La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. -
parenca.
En Polujo oni manĝas la tripojn ĵaŭde kaj dimanĉe. -
tripoj.
Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon. -
ulano.
— Fakte la soldata speco de ulanoj ekestis en Pollando, tamen ekzistis dum la verkado de la vortaro ankaŭ en multaj germanaj ŝtatoj, ekz. en Prusio, Saksio, Bavario k.t.p., same kiel en Britio, Francio kaj aliaj ŝtatoj.
Mezuro de la longeco, malsama en diversaj landoj:
ulno.
Kaj ankoraŭ iom nekredeblan detalon pri la vivo en Varsovio ni ekscias:
En Varsovio la abonantoj telefonas dudek fojojn ĉiutage. - telefono.
Ĉar la verko aperis ekster la cara Ruslando en Parizo, Bein ne same strikte kiel Zamenhof devis atenti pri la postuloj de la rusa cenzuro. Evidente li daŭre havis intereson pri politiko, almenaŭ li referencas plurfoje al aktualaĵaj de sia epoko:
Abdul Hamid.
-
trono. —
Alludo al
Abdul Hamid la 2-a
(1842-1918), pro masakroj kontraŭ armenoj fifama en okcidenta Eŭropo kiel la „ruĝa (sanga) sultano", kiun detronigis la junturka revolucio je 27 Apr. 1909 (dato de la entronigo de frato de Abdul Hamid kiel nova sultano).
Ankoraŭ pliaj artikoloj aludas la politikon en Turkio aŭ la Osmana Imperio:
-
protektorato.
— En 1888, Francio okupis Tunison, ĝis tiam parto de la Osmana Imperio sub la sultano Abdul Hamid.
Macedonia taĉmento de lancistoj. -
falango 1.
— En 1910, Macedonio kaj ĝia ĉefurbo Tesaloniko ankoraŭ apartenis al la Osmana Imperio. Post lia detronigo Abdul Hamid devis vivi en ekzila kaptiteco en Tesaloniko.
Eĉ kaŝita kritiko pri la cara ŝtato troveblas. Jen la enskribo de „kalendaro":
Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro 1582 la Julian kalendaron. -
kalendaro.
En Ruslando okazis la kalendara reformo nur post la oktobra revolucio, nome je 31 Jan.
1918; ĉu la rusoj laŭ Kabe do ne apartenis al la „civilizitaj popoloj"? Ankaŭ ĉe „gildo" oni
trovas iel enigman ekzemplon, interpreteblan kiel kritiko:
En Rusujo la komercistoj estas dividataj en du gildojn; al la unua apartenas la posedantoj de grandaj komercaj firmoj, la bankieroj, k. t. p. -
gildo.
Kaj preskaŭ biografie sonas la difino por „knuto":
Vipo por kondamnitoj en Rusujo.
- knuto.
Sur la fono de tiuj (kaj aliaj, vd. la ĉapitron „kaŝitaj vortoj") referencoj al aktuala politiko - kiel ni devas interpreti tiun enskribon?:
La propagandaj esperantaj gazetoj
akceptas politikajn artikolojn. -
artikolo.
Ĉu por Kabe la Esperanto-movado estis tro nepolitika? Tro diskutema, tro nenion faranta? La vorton „litanio" li klarigas per jena frazo:
Oni legis en la kunsido tutan litanion de projektoj. -
litanio.
Kaj fakte: Kiel pezaj la kunsidoj de la tiama Lingva Komitato estis, oni povas legi en la detalega raporto pri la kunsido en Barcelono 1909 - tri tagojn oni kunvenis, sed gravajn decidojn ĉefe prokrastis.[3]
Jaron poste, en 1910, Bein plene kaj senrevene forlasis la Esperanto-movadon, „kabeis" kaj pro tio ankaŭ ne plu prilaboris la unuan eldonon de sia vortaro. Ĝi fariĝis kaj restis lia lasta verko en Esperanto.
Pri lia familio la esperant-lingva literaturo silentas. Ĉe la kapvorto „nomo" lia vortaro faras aludon:
• Margareto. La gepatroj nomis sian filinon Margareto. -
nomo.
Pri la profesia vivo de Bein (probable) informas nekrologo en la pola kvaronjara fak- periodaĵo
(Okul-Kliniko), kiun ni tamen ne ankoraŭ povis konsulti.[4]
Iom pri la vortaro Eldonhistorio
La unuaj kvar eldonoj estas identaj. La rapida dua eldono atestas pri la varma bonveno, kiun trovis la libro. Ĝi venis ĝustatempe por esti vendita dum la 25-a naskiĝtago de Esperanto, festita i.a. dum la Universala Kongreso en Krakovo (tiam Aŭstrio-Hungario) en 1912, jaron aŭ du post la „kabeo" de Kabe. La 3-a eld. de 1925 jam estas ŝuldita al iu „manke de pli bona". Intertempe estis aperintaj pluraj pli detalaj kaj modernaj vortaroj, tamen ne jam iu pli moderna unulingva difinvortaro. Jam rekte post la milito de 1914 ĝis 1918 aperis proponoj ellabori „duon-oficialan" difin-vortaron surbaze de la vortaro de Kabe per kunlaboro de ĉiulandaj vortaristoj.
7