Читаем VINTRO EN MUMINVALO полностью

Kiam li revenis en la salonon la vitraj globetoj plafone tintis melankolie.

Nun mi foriros, diris Mumintrolo severe al la lustro. Mi laciĝis de ili ĉiuj kaj nun mi ekiros suden por renkonti Snufmumrikon. Li provis malfermi la pordon eksteren, sed ĝi fiksiĝis pro frosto.

Ĝemetante li kuradis de fenestro al fenestro, sed ĉiuj frostfiksiĝis. Tiam la sola mumintrolo kuris supren en la subtegmentejon, klakmalfermis la tegmentan lukon kaj elgrimpis sur la tegmenton.

Ondo el malvarma aero akceptis lin.

Li perdis la spiron, glitis kaj ruliĝis trans la tegmentan randon. Kaj jen Mumintrolo senpove glitis en novan danĝeran mondon kaj falis profunde en la unuan neĝdunon de sia vivo. Ĝi malagrable pikis lian veluran haŭton, sed samtempe lia nazo flaris novan odoron. Ĝi estis pli serioza ol iu ajn odoro kiun li iam flaris, kaj ĝi estis iomete timiga. Sed ĝi ege vekis kaj interesis lin.

Griza duonlumo dense kovris la valon. Sed la valo ne plu estis verda, ĝi estis blanka. Ĉio moviĝanta senmoviĝis. Ĉiuj vivantaj sonoj estis for. Ĉio angula iĝis ronda.

Jen neĝo, flustris Mumintrolo. Panjo aŭdis paroli pri ĝi, kaj oni nomas ĝin neĝo.

Kvankam Mumintrolo nenion sciis pri tio, lia velura haŭto decidis ekkreski.

Ĝi decidis iom post iom iĝi felo bezonata vintre. Tio daŭros longe, sed la decido estis farita. Kaj jam tio ja estas bona afero.

Dume Mumintrolo mem pene paŝis plu tra la neĝo kaj alvenis al la rivero. Ĝi estis la sama rivero kiu travidebla kaj gaja kutimis kuri tra la somera ĝardeno de Mumintrolo. Sed nun ĝi aspektis malsame. Ĝi estis nigra kaj indiferenta, ankaŭ ĝi apartenis al la nova mondo kie li ne hejmis.

Por esti certa li rigardis la ponton. Li rigardis la leterkeston. Ili estis ĝustaj. Li iomete levis la kovrilon, sed venis neniu alia poŝtaĵo ol velkinta folio senteksta.

Nun li jam alkutimiĝis al la vintra odoro kaj ĝi ne plu igis lin scivola.

Li rigardis la jasmenon kiu estis senorda pelmelo el nudaj branĉoj kaj terurite pensis: Ĝi mortis. La tuta mondo mortis dum mi dormis. Ĉi tiu mondo apartenas al iu kiun mi ne konas. Eble al la morho. Ĝi ne estas farita por ke mumintroloj vivu en ĝi.

Li hezitis momenton. Sed poste ŝajnis al li eĉ pli terure esti sola vekulo inter dormantoj.

Kaj tial Mumintrolo faris la unuajn piedsignojn sur la ponto kaj plu supren laŭ la deklivo. Ĝi estis tre malgranda spuro, sed ĝi estis decidema kaj iris rekte inter la arbojn, suden.

Tove Jansson:

VINTRO EN MUMINVALO

2

esperantigis Sten Johansson

DUA ĈAPITRO

La sorĉita bandometo

Ĉe la mara flanko, pli okcidente, eta sciuro senplane saltis tien-reen sur la neĝo. Ĝi estis tre malsaĝa sciureto kiu volonte pensadis pri si mem kiel "la belvosta sciuro".

Cetere li pensadis nek ofte nek longe. Pli ĝuste li kutimis percepti aŭ senti. Ĵus li sentis ke la matraco en lia nesto komencis esti malmola, do li ekiris serĉi novan.

De temp’ al tempo li murmuris "matracon..." al si mem por ne forgesi kion li serĉas. Li tiel facile forgesis.

La sciuro saltis tien kaj ĉi tien, inter la arbojn kaj sur la glacion, li ŝovis la nazon en la neĝon kaj cerbumis, rigardis supren al la ĉielo, skuis la kapon kaj denove saltis plu.

Fine li atingis la groton kaj eniris ankaŭ en ĝin. Sed veninte tiel foren li ne plu povis koncentriĝi sed tute forgesis la matracon. Anstataŭe li sidiĝis sur sian voston kaj komencis pripensi, ke ankaŭ eblus nomi lin "la belliphara sciuro".

Trans la neĝduno ĉe la grota enirejo iu metis pajlon surteren. Kaj sur la pajlo staris granda kartonskatolo kun aertruoj en la supro.

Jen io stranga, diris la sciuro surprizite. Tiu skatolo ne troviĝis ĉi tie antaŭe. Devas esti io malĝusta pri ĝi. Aŭ ĉi tio estas tute malĝusta groto. Ankaŭ eblus ke mi estas malĝusta sciuro, sed tion mi ne ŝatus kredi.

Li malfermis angulon de la kovrilo kaj enigis la kapon en la skatolon.

Ene de la varmo troviĝis io mola kaj agrabla, kaj subite la sciuro rememoris sian matracon. Liaj akraj dentetoj truis la molaĵon kaj eltiris tufeton da lano.

Li eliris unu tufon post alia, li akiris plenbrakon da lano kaj laboris furioze per ĉiuj kvar piedoj. Li estis tre kontenta kaj ĝoja.

Kaj subite iu provis mordi al li la kruron. Fulmrapide li elsaltis el la skatolo, hezitis dum momento, kaj decidis esti pli scivola ol timigita.

Baldaŭ kolera kapo kun hirta hararo eliĝis tra la kovrila truo.

Ĉu vi entute prudentas!?! diris eta Mim.

Ne, mi pensas ke ne, respondis la sciuro.

Nun vi vekis min, daŭrigis eta Mim severe. Kaj manĝis mian dormsakon. Pri kio temas?

Sed la sciuro tiel ekscitiĝis ke li jam reforgesis la matracon.

Eta Mim elsnufis kaj komplete elskatoliĝis. Ŝi fermis la kovrilon super sia fratino kaj iris antaŭen por palpi la neĝon.

Ho, ĉu tiel ĝi aspektas, ŝi diris. Ĉion ili eltrovas. Ŝi tuj premis neĝbulon kaj celtrafe ĵetis ĝin al la sciuro. Poste eta Mim eliris el la groto por ekposedi la vintron.

Ŝia unua ago estis gliti sur la glacia roko kaj tre malmole sidiĝi.

Ha, ĉu vere, diris eta Mim minace. Ĉu statas tiel!

Перейти на страницу:

Похожие книги