(d) Preferably, naturally, abundantly, similarly, hesitatingly, moderately, persistently, thankfully, alphabetically, significantly, beautifully, noisily, flatteringly, dubiously, instructively, dangerously, individually.
525. (a) Bela estas tiu, kiu bele agas. El fremda poŝo oni pagas facile. El fremda ledo oni tranĉas larĝe. Bonfaron oni facile forgesas. Ni facile forgesas (tion), kio nin ne interesas. Honesta homo agas honeste. Barelo malplena sonas plej laŭte. Aŭskultas prudente (tiu), kiu aŭskultas atente. Malbona herbo kreskas rapide. Rapidu malrapide! Pripensu malrapide, kaj agu decide. Kiu iras trankvile, iras facile. Ne rapidu: trankvile decidu.
Akvo profunda kuras trankvile.[60]
(b) Plej facile promeso rimas kun forgeso.
Preĝu kore, laboru fervore.
Kontrolu ĉion, tenu firme tion, kio estas bona.
La afero iras glate (smoothly).
Vivi sate kaj glate. Vivi larĝe kaj lukse (luxuriously). Malbona famo (rumour, report) kuras rapide.
526. “Vi parolas Esperanton tro rapide.” “Tute ne! Vi aŭdas ĝin tro malrapide!”
“Kiel vi progresas en la lernejo?” “Bonege! Eĉ la instruisto diras, ke li povas instrui al mi nenion.”
Sir Isaac Newton eltrovis la graviton. Oni rimarkas (notice) ĝin precipe (especially, principally) en la aŭtuno, kiam la pomoj falas de la arboj.
Kuracisto. “Via koro batas tro malforte. Mi timas, ke vi estas grave malsana. Ĉu vi deziras iun vidi?” Paciento: “Jes, alian kuraciston.”
Ĝentila respondo. “Pardonu min, sinjoro. Vi estas ĝuste simila al (exactly like) persono kiun mi iam konis.” “Kaj vi estas ĝuste simila al persono, kiun mi neniam konis, kaj neniam volis koni.”
527. Senpense, thoughtlessly, without thinking. Senlime. Senpacience.
Aim-(care- cause- change- fear- noise- pain- sense- sound‑)lessly. (206).
“Mia edzino neniam parolas senpense.” “Ho ve (Alas)! Mia edzino neniam pensas senparole.”
528. Sometimes it is easier to translate an Esperanto adverb by an adverbial phrase, than by one word in -ly.
Infane,as-a-child, like-a-child, in-the-way-a-child-would; childishly.
Similarly: amike, ave, bebe, elefante, file, fratine, fulme, kamarade, knabe, patrine.
Similarly:
Hejme, at-home.
Poŝte, by-post (bicikle, letere, ŝipe, telefone).
Momente, for-a-moment.
Matene, in-the-morning
(detale, gratule, imite, skribe, vespere).
Garde, on-guard (alte).
Krajone, with-a-pencil
(admire, bedaŭre, fingre, inke, mane, pene, plezure).
529. Alie, otherwise.
Bone, well (cp. nu, puto, sana!):
malbone, badly.
Cetere, for the matter of that.
Dise, separately, here and there.
Fine, at last.
Jene, as follows.
Jese (Nee), in the affirmative (negative).
Kutime, usually, habitually.
Male, on the contrary.
Sekve, accordingly.
Kaj simile (k.s.), and the like.
Treege, exceedingly.
Troe, in excess.
Vole-ne-vole, willy-nilly.
530. Ludo aparte kaj afero aparte. Kiu bone agas, timi ne bezonas.
Kiu bone ŝmiras (an allusion to “palm-oil”), bone veturas.[61]
Mi hejme sidis, nenion vidis. Eĉ hundo estas leono hejme.
Granda kranio (skull), sed interne nenio.
Agrabla estas gasto, se ne longe li restas. Inter lupoj kriu lupe. Grandaj fiŝoj naĝas profunde.
Nenia paketo restas longe sekreto.
531. Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
Feliĉo venas gute, malfeliĉo flue.
Kiu mensogas kutime, mensogas sentime. Rido matene, ploro vespere.
Vivu mizere, sed vivu libere. Pence saĝa kaj punde malsaĝa.
532. “Ĉu vi estas edzo?” “Ne, mi estas fraŭlo.” “Ĉu de longe?”
“Vidi estas kredi, ĉu ne?” “Ne ĉiam. Ekzemple (for example), mi vidas vin.”
La malgranda ovo. “Tiu ovo estas tre malgranda! Evidente la kokino ne sidis sur ĝi sufiĉe longe.”
“Ĉu F-ino Grant estas hejme?” “Bedaŭrinde, ne.” “Ĉu vi estas certa pri tio?” “Ĉu mi povas dubi ŝian vorton?”
Enigmoj. Kiun filon oni vidas nur flanke? (Profilon). —Kiumotive oni iras Londonon? (Lokomotive). —Kial bonulo ne veturas omnibuse? Ĉar li pied-iras (pie diras).