465. ** La knaboj prenas la lernolibrojn, kisas la gepatrojn, kaj lasas la domon. Ili transiras la stratojn, kaj post kelka tempo atingas la lernejon. Tie ili renkontas amikojn, demetas la ĉapelojn, salutas la instruistojn, kaj sidiĝas.
<p>«-eg», «-et»</p>466. The suffix -EG (augmentative) to a high degree strengthens, intensifies, the idea in the root; it views it through a magnifying glass.
-ET (diminutive) to a high degree weakens the idea; it views it through a diminishing glass.
Cp. Omega (=great O), megaphone,
with floweret, lancet, packet, statuette turret, booklet.
Mnemonics: great, big, gigantic; tiny, little, petty.
Sonoras, rings; sonoregas, clangs, booms; sonoretas, tinkles. Amo, love; ameto, a liking (“a tiny seed of love”); amego, adoration. Paŝas, steps, paces; paŝetas, trips, toddles; paŝegas, strides. Pluvo, rain; pluveto, drizzle; pluvego, downpour, deluge, “cats and dogs”. ŝnuro, rope, cord; ŝnureto, string; ŝnurego, hawser. Nebulo, fog; nebuleto, haze, mist; nebulego, dense fog.
Malsaneta, “off colour”; malsanega, at death’s door.
Verdeta, greenish.
467. Compare et and id.
A hundeto may be a full-grown dog, though a midget in size.
A hundido (puppy) may be quite large.
Agleto, a very small eagle; aglido, an eaglet.
468. Dronanto kaptas ĉiun herbeton. Por paro amanta ĉiu loko sufiĉas. Riveretoj fluas al riveroj. Vi ne estas la sola ŝtoneto sur la marbordo. Ne ĉiu papereto estas bankbileto. Amo kaj rideto (smile) ne konas landlimojn. Ŝteletiston oni batas; ŝtelegiston oni ŝatas.
469. Kial viro kun amiko similas ĝirafon? (Ĉar li havas kolegon (kol-egon).)
En la menaĝerio. Onklino: “Ne tuŝu la papagon (parrot): ĝi mordas.”
Nevineto: “Nu, do! VI tuŝu ĝin!”
** La renkonto. Li kaj mi promenis sur la strato. Mi vidis lin, kaj li vidis min. Mi ridetis al li, kaj li ridetis al mi. Mi premis lian manon, kaj li premis mian manon. Mi diris al li “Bonan tagon! Ĉu vi estas sana?” Li respondis al mi “Tre sana, dankon. Kaj vi?”
Li estas bonegulo,Konsentas ĉiuj ni.(Variantoj: Ŝi estas bonegulino. Ili estas geboneguloj).
470. (a) Diketa. Detaleto. Lavetas, lumetas, moketas, supozetas. Eblete, iomete. Grandega, karega, kuraĝega, superega. Dentego. Gojegas, ŝategas. Multegaj. Eta, tiny. Etulo, etulino, ineto.
(b) From bel, fier, malbel, pal, riĉ, san, varm, form adjectives. From arb, best, bru, dom, har, infan, knab, leter, libr, mont, poem, river, ŝip, ŝton, urb, vent, voĉ, form nouns. From blov, bril, dorm, flu, frap, insist, kis, kri, kur, labor, laŭd, lern, manĝ, mensog, plend, plor, puŝ, rigard, salt, tim, trink, form verbs. With each root use (a) eg; (b) et.
(c) Hundidego, hundegido, ameganto, profitegisto, fortegulo, malsanegulino. Filineto, bovidineto, pianisteto, katideto, katetido, dormanteto, dormetanto, karulineto, brunetulino.
471. Et may sometimes convey the idea of affection or caress; and eg may suggest crudity, roughness.
Bubo, lad, mere boy, urchin;
bubeto, little rogue;
bubego, lout, lubber.
Amiketo, patrineto, buŝeto, maneto. Eta Tim.
<p>«La monatoj de la jaro»</p>472. En Januaro la vetero estas frosta kaj neĝa. En Februaro ĉio vestas malgaja. En Marto blovegas la vento. En Aprilo la herbo verdas, kaj falas pluveto. En Majo ridetas la tuta Naturo. Enjunio floras rozoj. En Julio la tagoj estas varmegaj. En Aŭgusto la fruktoj estas maturaj. En Septembro oni rikoltas la grenon. En Oktobro falas la folioj. En Novembro ĉion kovras nebulego. En Decembro ni festas Kristnaskon.
473. (a) En kiu monato vi naskiĝis (were born)? Nomu la nunan monaton. Kiun monaton vi preferas? Kial? Kiu monato venas antaŭ Novembro? post Aprilo? inter Novembro kaj Januaro? Kio okazas en Marto? Kiam venas la nebulegoj?
(b) Kial Kristnasko similas al la litero D? (1191).
<p>The Verb-Ending «-i»</p>