Читаем Step by Step in Esperanto полностью

“Kial vi malsukcesis ĉe la ekzameno?” “Nu, ĉiu malsaĝulo povas fari demandojn, kiujn saĝulo ne povas respondi.” “Tamen, kiel vi sukcesis ĉe aritmetiko?” “Bonege!” “Kiom da kalkuloj vi faris malĝuste?” “Nur unu.” “Nu, mi gratulas! Kaj kiom da demandoj oni faris entute?” “Dek.” “Do ĉiujn aliajn vi respondis ĝuste?” “Ho, ne! Ilin mi tute ne respondis.”

<p>Gramatikaj terminoj (<emphasis>Terms</emphasis>)</p>

613. En la frazo «Ha! Vi kaj mi ofte povas vidi la belajn rozojn en lia ĝardeno», ĝardeno = substantivo; la, bela = adjektivoj; povas = verbo as-tempa; vidi = verbo i-moda (infinitiva); vi, mi, li = pronomoj; lia = pronomo poseda; ofte = adverbo; en = prepozicio; kaj = konjunkcio; ha = interjekcio. La fina litero j montras la pluralon, kaj n la akuzativan kazon (la rektan komplementon). Ĉe la vortoj belajn rozojn oni vidas, el la ripeto de la literoj j kaj n, ke la adjektivo akordas nombre kaj kaze kun la substantivo.

Knabo diris “Pantalono estas singulara supre, sed plurala malsupre!”

<p>Pronunciation: «sc»</p>

614. The combination SC (pr. sts) should be practised as with KC, by joining the st on to the preceding vowel. Li scias (pr. list sias), he knows. Cp. least seen. We have already had this word (102), but extra practice will be helpful. Compare Mi ne scias (pr. nest sias): Will the bird in the nest see us? best seat, West Central, rest centre. Kaj scias (pr. kajst sias), high-priced seat. La sceno = the scene (Cp. last seen, last Saturday). Oni neniam scias! Sound the t in sts, and you will have no difficulty.

615. (a) Tiu, kiu ne scias, kaj ne scias, ke li ne scias, estas malsaĝa: kompatu lin.

Tiu, kiu ne scias, kaj scias, ke li ne scias, estas humila: helpu lin.

Tiu, kiu scias, kaj ne scias, ke li scias, dormas: veku lin.

Tiu, kiu scias, kaj scias, ke li scias, estas tedulo (bore): evitu lin!

“Kial vi tiel ploras?” “Ĉar mi ne scias plori alimaniere.”

Edzino: “Mi scias, kion mi scias.” Edzo: “Vi scias efektive nenion, kaj eĉ tion vi lernis de mi.”

616. Escepto, exception; eksciti, to excite; konscienco, conscience; oscedi, to yawn; scienco, science.

Kiu scias, ne parolas; kiu parolas, ne scias. Saĝa homo scias, kion li diras—malsaĝa diras, kion li scias. Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo. Ne demandu scienculon, demandu spertulon. Konscienco senmakula estas kuseno plej mola. Ne ekzistas regulo sen escepto. Nur vintre ni konscias, ke la pino ĉiam verdas. De tro multa scio krevas (burst) la kranio.

617. Ĉiu regulo en Esperanto estas sen escepto. En Esperanto estas granda tutmonda literaturo: proza, poezia, historia, fikcia, religia, filozofia, kaj scienca; originala aŭ traduka. Ĉe Esperanta kongreso kunvenas kuracistoj, sciencistoj, radiistoj, poŝtistoj, instruistoj, edukistoj, k.a. En tiu ekscitoplena semajno okazas Diservoj, koncertoj, festenoj, paroloj, diskutoj, ekskursoj, kunsidoj de ĉiu speco. Oni faras ĉion en Esperanto, kaj ĉiu persono komprenas sen traduko aŭ interpreto. Neniu oscedas de enuo (boredom).

618. “How did you get on (sukces) at the examination?” “I answered every question.” “What did you answer?” “I replied: ‘I do not knowlr’.” And you?” “Oh, I am certain that I gave at least one correct (ĝust) reply.” “What was the question?” “The examiner asked ‘Can you name the apostles (apostol)?’ and I answered ‘No’.”

<p>«iĝ»</p>

619. The suffix -IĜ = become (grow, get, turn, come to be). Blankiĝi (or, iĝi blanka), to become (grow, get, turn) white. Blindiĝi, to go (become) blind. Malsaniĝi, to fall ill. Ruĝiĝi, to redden, blush. Plibeliĝi, to grow more beautiful. Ĉe la tagiĝo, at daybreak. Stariĝi, Sidiĝi (211).

N.B. Verbs in ‑iĝi are intransitive (take no direct object).

Ĉu la mondo pliboniĝas (improve)? Nuntempe ĉio plikariĝas (gets dearer, rises iti price). La modo aliiĝas (fashion changes). Mi deziras edz(in)iĝi (marry) al (or, kun) vi.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки