Elokvento kaj poezio estas la du artoj, kiujn generacioj de belamantoj florigis el tiu mirinda apartaĵo de la homa raso, la parolo. Ambaŭ estis longatempe kunligitaj kaj kunmiksitaj: en la larĝafluaj deklamoj de la Homeraj herooj aŭ en la pasiaj incitaĵoj de la Hebreaj profetoj, oni ne scias, kio plej frapas nin, aŭ la magio de la vortoj aŭ la persvadivo de la argumentoj, sed, je la kvina jarcento antaŭ nia erao, areto da Helenaj pensistoj aplikis sian genion al la konsidero kaj analizo de tiuj du fenomenoj, kaj ili provis difini iliajn principojn kaj formuli por ili regulojn: tiel naskiĝis kaj la retoriko kaj la poetiko. De tiam la du frataj artoj disiris en du malsamaj direktoj: dum la poezio celis atingi, per raciaj rimadoj, elvokon de la neraciaj potencoj en la animo kaj kontentigon de la subkonsciaj urĝoj de nia profunda memo, la elokvento pretendis alian, same altan, sed pli socian rolon.
Oni ne povas sufiĉe diri, kiom ni ŝuldas al tiuj antikvaj instruistoj pri retoriko kaj filozofio, al kiuj oni donis la belan nomon "sophistaj", t. e. saĝuloj. Ili estis la unuaj, kiuj esploris la lingvajn problemojn, ili estis ankaŭ la unuaj, kiuj malkovris la belecon kaj potencon de taŭge ordigitaj argumentoj, ili estis fine la unuaj, kiuj opiniis kaj deklaris laŭte, ke ĉiuj homaj konfliktoj povas esti pace diskutataj, kaj solvataj per rezonado, ne per trudforto. Strebon al harmonia dispozicio de la vortoj en la periodo, de la pensoj en la parolado, de la homaj interesoj en la socio, jen kion heredigis al ni tiuj Helenaj mastroj pri la arto bele paroli. Kaj la tuta klera mondo venis eksidi ĉe iliaj piedoj.
Ĉar la retoriko ne estas tiu kolekto da senhontaj artifikoj, da ruzaj trukoj, helpe de kiu demagogo aŭ diktatoro ekscitas la plej malnoblajn pasiojn de la homamasoj kaj fajrigas en ili la malamon kaj la frenezon. La vera elokvento floras nur en la libereco, ĝi estas denaskiĝa demokrato. Tre prave D-ro Lapenna dediĉis tutan ĉapitron de sia libro al la moralaj ecoj de la oratoro. Kaj pri tio certe rajtas paroli homo, kiu dufoje en sia vivo havis la kuraĝon rompi jam brilan karieron, forlasi la komfortaĵojn de la hejmo, por sekvi nur sian idealon, eĉ se en la subtera batalado, eĉ se en la ekzileco. Mi riproĉas neniun kiu ne estus same aginta: ĉu mi mem kapab- lus tion fari? Sed, se oni ne spertis tiajn foroferojn, oni almenaŭ rilatu al ili kun respekto.
Retoriko supozigas, ĉe la instruanto, ne nur tiujn moralajn ecojn kaj spiritan honestecon; ĝi postulas de li ankaŭ la amon de la homa parolo, ekde la fizika plezuro ludi per sonoj kaj sonoroj, la konsonantoj kaj vokaloj, per la aliteracioj kaj per la kadencoj, ĝis la intelekta ĝuo pri facila ŝprucado de ĝuste ĉenitaj argumentoj kaj solide konstruitaj rezonadoj. Nu, ĉiuj, kiuj havis la ŝancon aŭskulti D-ron Lapenna, povis konstati, ĝis kia grado li estas la tipo mem de la oratoro. Al siaj naturaj donitaĵoj, fortiko de la brusto, potenco kaj koloro de la voĉo, li sciis almeti ĉion, kion senlaca studanto povas profiti el la teorio kaj el la abundaj personaj spertoj ne nur de instruanto en universitato, sed ankaŭ de praktika juristo- advokato, kiu estis vokita pledi eĉ antaŭ la plej supera jura instanco en la mondo la Internacia Kortumo en Hago. Malantaŭ lia varma elokventeco oni ĉiam sentas precizan informitecon kaj riĉan kulturon.
Fine, D-ro Lapenna estas homo, kiu dediĉis decideme sian talenton al la Esperanta afero. Kaj estas ne mirinde, se, same kiel la unuaj "sophistaj" pri la helena, li scivolis kaj esploradis pri la Esperanta lingvo. De kie ĝi venas, kial ĝi prezentas la finan ŝtupon de 1a lingvoevoluo, kiel ĝi povas ekzistadi sen nacia subportanto, jen la ĉefaj problemoj, kiujn metas al si ĉiu iom serioza persono, kaj kiujn li volis klarigi. Kvankam li ne faris lingvistan karieron, lia scipovo de pluraj naciaj lingvoj, tre malsimilaj inter si, la kroata, la rusa, la germana, la franca, la angla, la itala, kiel ankaŭ la pasiva scio de ses pliaj, jam donis al li ĝustan orientiĝon en la ĥaoso da teorioj kaj sistemoj. Krome li, kun la sama konscienco, kiun li metus en la preparado de jura enketo, havigis al si abundan kaj valoran dokumentaron, esploris ĝin detale kaj tiel povis liveri al la Esperanta publiko ĝis- datigitan prezenton de la demandoj pri la origino kaj evoluo de la lingvoj. Li sciis kribri la gravajn faktojn, pesi ilian ĝustan signifon kaj rilati al ĉiuj sistemoj kun klarvida senpartieco, zorganta nur pri la vero, ne pri ia ajn ortodokseco. Kaj tio ja donas plian valoron al tiu parto de lia verko, kiun oni legos ĉi-poste sub plibonigita kaj konsiderinde kompletigita formo.