Читаем Retoriko полностью

RETORIKO

KUN APARTA KONSIDERO AL ESPERANTLINGVA PAROLARTO

Verkita originale en la Internacia Lingvo

de

D-ro Ivo Lapenna

Antaŭe Profesoro en la Universitato de Zagreb Nekatedra Profesoro (Reader) en "The London School of Economics and Political Science" de 1a Universitato en Londono

TRIA ELDONO

(Korektita)

Rotterdam, 1971

Unua eldono: Parizo 1950 Dua eldono: Rotterdam, 1958

Kovrildesegno de Reto Rossetti Kopirajto

Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun la permeso de la aŭtoro © Ivo Lapenna 1971

DEDIĈITA

AL LA MEMORO DE D-RO L. L. ZAMENHOF

KAJ AL ĈIUJ

„ kiuj kontribuis, ke lia genia projekto trans-

formiĝu en vivantan lingvon: de la plej elstaraj spiritoj kuraĝe ekverkintaj beletre aŭ science, traduke aŭ originale en la nova Lingvo; de tiuj aŭdacaj gepatroj, kiuj ne hezitis enkonduki ĝin eĉ en la familian vivon, ĝis la plej senpretendaj ordi- naraj homoj, kiuj uzas ĝin en siaj internaciaj rilatoj „

(El la kongresa parolado de la aŭtoro, Haarlem, 1. 8. 1954)

RIMARKO PRI LA TRIA ELDONO

La unua kaj dua eldonoj de Retoriko (entute 4. 500 ekzem- pleroj) jam delonge elĉerpiĝis. Intertempe, kiel ĝia suplemento, aperis en 1966 la libro Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj.

La du verkoj formas unu tuton: la unua rilatas al la teorio de la parolarto, dum la dua entenas elektitajn tekstojn de paroladoj kaj prelegoj eldiritaj originale en la Internacia Lingvo. Ambaŭ celis ne nur helpi al evoluigo de la Esperant- lingva parolarto, sed ankaŭ kontribui al la pli bona kompreno de la aktuala pozicio kaj perspektivoj de Esperanto. Mi fidas, ke la celo ne estis mistrafita, kaj tio kuraĝigas min publikigi

la trian eldonon.

La nuna eldono estas, fakte, fotoreprodukto de la reverkita kaj kompletigita dua eldono. Nur en unu-du lokoj la verko estas ĝisdatigita. La korektantoj klopodis elimini ĉiujn pres- erarojn kaj espereble sukcesis.

Kiel aŭtoro mi havas la kompreneblan esperon, ke Retoriko estos same bone akceptita de la novaj legantoj, kiel ĝi estis de la antaŭaj; kiel multjara laboranto por la Internacia Lingvo mia sola deziro estas, ke ĝia enhavo inspiru kaj stimulu al pli konvinka kaj sindona agado por Esperanto. I. L.

En Londono, la 1-an de januaro 1971

ANTAŬPAROLO

AL LA UNUA ELDONO

Ĉiu parolado de Ivo Lapenna estas verko de fekunda menso, prezentita kun la krea spontano de vera oratoro. Inverse, ĉiu lia verko estas kvazaŭ riĉa kaj verva parolado, kiu kaskadas per liaj impetaj parolturnoj kaj sonoras per lia karaktero. Legante la nunan libron oni nepre aŭdas la voĉon de la verkinto; senĉese oni diras al si: "Jes, ĝuste tiel li ankaŭ parolas" - kaj la impreso pri tiu simpatia voĉo portas nin drive antaŭen tra la valora kaj vive prezentita enhavo.

Estas tre ĝojige, ke ni havas nun en nia lingvo kompetentan kaj ĝisfundan pritrakton pri la arto paroli. Nin esperantistojn tio aparte interesas, ĉar se ne ĉiam ni emas paroli, ofte ni volonte aŭskultas paroladojn; kaj kiu scias aŭskulti, tiu partoprenas aktive la paroladon kaj grave helpas al la oratoro per inteligenta aŭskultado. Post trastudo de tiu ĉi libro oni jam scios sekvi la strukturon de parolado kaj ĝin analizi. Tio helpas la ĝuadon, simile kiel kono de muzikaj formoj kaj motivoj akcelas la ĝuon de la muziko, aŭ kiel kono pri pentraj procedoj kaj kompozicio akrigas la ĝuon kiam oni rigardas bildojn.

Tiu ĉi verko estas gvidlibro pri la parolarto (kaj la aŭskult- arto) entute, ne sole pri la esperanta. Ĝi povos servi al tiuj nacioj, kiuj ĝis nun ne posedas tian verkon en sia lingvo. Sed kvankam oni povas rigardi ĝin kiel teknikan libron komune valoran, tamen mi sentas, ke por la esperantistoj ĝi havas precipan valoron. Esperanta oratoro havas ja apartan inspiron el la konscio, ke li parolas senpere kaj senbare al ĉiuj popoloj: li parolas al la homoj homlingve. Kaj mi estas certa, ke D-ro Lapenna multe pli volonte verkis tiun ĉi libron ĝuste tial, ĉar li verkis ĝin ne nacilingve, sed en Esperanto.

7

Verkante ĝin en Esperanto, li sentis la bezonon paroli klarione al la esperantistaro pri lingvo entute kaj pri la Lingvo Internacia aparte. La Lingvo Internacia estas moderna socia fenomeno, produkto de 1a historio (kies instrumento tiucela estis Ludoviko Zamenhof). Kelkiuj pretendas, ke la diversaj naciaj lingvoj kunfandiĝos per natura historia procezo kaj tiel formos el si la unikan tuthomaran lingvon de la estonto. D-ro Lapenna montras, ke iusence tiuj personoj pravas. Estas vere, ke la naciaj lingvoj pli kaj pli similiĝas per la senĉesa naskado de modernaj terminoj, kiuj eniras ĉiujn lingvojn en preskaŭ sama formo. Tamen vortaro estas nur unu flanko - kaj malpli grava flanko - de la lingvo. Pli esenca estas la strukturo - fonetismo, gramatiko kaj sintakso

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки