La vorto "novan" nebuligis la okulojn de Akakij Akakijevicx, kaj cxio, kio estis en la cxambro, malklarigxis antaux li. Li klare vidis nur la generalon kun la surgluita vizagxo sur la kovrilo de la Petrovicxa tabakujo.
- Cxu vere novan? - li diris, kvazaux ankoraux dormante, - ja mi por tio ecx monon ne havas.
- Jes, novan, - diris Petrovicx kun barbara trankvilo.
- Nu, sed se necesus la novan, cxu gxi eble tiel...
- Do, kiom gxi kostos?
- Jes.
- Necesos elposxigi tri kvindekojn kaj iom pli, - diris Petrovicx kaj signifoplene kunpremis la lipojn. Li sxategis drastajn efektojn, li sxatis subite embarasi iun tute kaj poste strabe rigardi, kian muzelon havos la embarasito post tiuj vortoj.
- Cent kvindek rubloj por palto! - kriis kompatinda Akakij Akakijevicx. Eble li kriis unuafoje en la vivo, cxar li cxiam distingigxis per sia mallauxta vocxo.
- Jes, sinjoro, - diris Petrovicx, - kaj tio dependas de la palto. Se kun mustelfela kolumo kaj kun silka subsxtofo de la kapucxo, gxi kostos ducent.
- Petrovicx, - parolis Akakij Akakijevicx plorpete, ne auxskultante kaj penante ne auxskulti la vortojn kaj cxiujn efektojn de Petrovicx, - bonvolu iel gxin ripari, por ke gxi almenaux iomete ankoraux servu min.
- Ne, tio signifos kaj mortigon de la laboro kaj vanan elspezon de mono, - diris Petrovicx, kaj Akakij Akakijevicx post tiuj vortoj eliris tute venkita.
Petrovicx post lia foriro ankoraux longe staris kun la signifoplene kunpremitaj lipoj kaj ne rekomencis la laboron, cxar li estis kontenta, ke li ne diskreditis sin, nek perfidis sian tajloran arton.
Elirinte, Akakij Akakijevicx estis kvazaux en songxo. "Jen kielas afero tiela, - li parolis al si mem, - mi, vere, ecx ne pensis, ke gxi estos tiel... - kaj post iom da silento, aldonis: - Jen kiel! jen fine kio estas, sed mi, vere, ecx ne supozis, ke gxi estos tiela". Denove sekvis longa silento, post kiu li diris: "Jen do tiel! jen kiela, vere, nenial atendita, tiel... tio ja tute neniel... ja tiela cirkonstanco!" Dirinte tion, li ekiris ne hejmen, sed al tute mala direkto, mem ne konsciante tion. Dum li iris, kamentubisto lin tusxis per sia malpura flanko kaj nigrigis lian sxultron; cxapopleno da kalko sxutigxis sur lin de la supro de konstruata domo. Li ne rimarkis tion kaj nur kiam li kunpusxigxis kun policano kiu, stariginte apud si la halebardon sxutis tabakon el bovkorna tabakujo sur sian kalozan pugnon, nur tiam li iom rekonsciigxis, precipe cxar la policano diris: "Kial vi sxovas vin al mia muzelo, cxu mankas al vi trotuarejo?" Tio devigis lin cxirkauxrigardi kaj ekiri hejmen. Nur hejme li komencis ordigi la pensojn, ekvidis klare kaj reale sian staton, kaj komencis interparoli kun si mem jam ne abrupte, sed rezoneme kaj sincere, kvazaux kun prudenta amiko, kun kiu oni povas trakti la plej koran kaj intiman aferon. "Ne, nun ne eblas interparoli kun Petrovicx: li nun tiel... la edzino, versxajne, iel drasxis lin. Prefere mi venu al li la dimancxan matenon: li post la hierauxa sabato dormemos kaj rigardos flanken kaj bezonos refresxigxi postebrie, sed la edzino ne donos al li monon, kaj mi al li dek kopekojn tielos en la manon, kaj li igxos konsentema, kaj tiam la palto tiele..." Tiel Akakij Akakijevicx traktis kun si mem, kuragxigis sin kaj atendis la proksiman dimancxon. Vidinte de malproksime, ke la edzino de Petrovicx ien foriris el la domo, li tuj iris al li. Vere, post la sabato Petrovicx rigardis flanken, klinis la kapon, estis tute dormema; sed malgraux tio, eksciinte pri kio temas, li diris, kvazaux pusxite de diablo: "Ne eblas, bonvolu mendi novan palton". Akakij Akakijevicx tuj enmanigis al li dek kopekojn. "Dankon, sinjoro, mi iomete refortigos min je via sano, - diris Petrovicx, - sed pri la palto bonvolu ne plu klopodi: gxi jam estas sentauxge sentauxga. Mi kudros por vi bonegan novan palton, kaj mi cxiel penos pri tio".
Akakij Akakijevicx ankorauxfoje ekparolis pri riparo, sed Petrovicx ne finauxskultis lin kaj diris: "La novan palton mi faros por vi eminente, fidu min, mi laboros tre fervore. Eblos fari gxin laux la nova modo, kun kolumo fiksebla per argxentaj hoketoj".