Читаем Palto полностью

Irante supren laux la sxtuparo, kondukanta al Petrovicx - gxi lauxkutime estis priversxita per akvo, postlavajxo kaj tute saturita per tiu alkohola odoro, kiu mordas la okulojn kaj, kiel konate, cxiam estas en cxiuj malantauxaj sxtuparoj de la peterburgaj domoj - do, irante supren laux la sxtuparo, Akakij Akakijevicx jam pensis, kiom da mono petos Petrovicx, kaj decidis doni al li ne pli ol du rublojn. La pordo estis malfermita, cxar la mastrino, kuirante iun fisxon ellasis en la kuirejo tiel multe da fumo, ke ecx blatoj ne estis videblaj. Akakij Akakijevicx, nerimarkita de la mastrino, trairis la kuirejon kaj venis en la cxambron, kie li ekvidis Petrovicxon, kiu sidis sur largxa ligna nefarbita tablo, metinte sub sin la piedojn simile al turka pasxao. Li estis nudpieda, laux la kutimo de la laborantaj tajloroj. Akakij Akakijevicx tuj ekvidis lian bone konatan halukson kun kripligita ungo, dika kaj fortika kiel testuda kranio. Sur la kolo de Petrovicx pendis volvajxo de silko kaj fadenoj, kaj sur liaj genuoj estis iu cxifonajxo. Li jam dum kelkaj minutoj penis enmeti fadenon en la trueton de kudrilo sed ne povis trafi kaj tial tre koleris pri la mallumo kaj ecx pri la fadeno, duonvocxe grumblante: "Ne ensxovigxas, barbarino, vi jam tedegis min, fiulino!" Akakij Akakijevicx estis malkontenta pro tio, ke li venis, kiam Petrovicx koleris. Li sxatis fari mendojn cxe Petrovicx, kiam tiu havis iom da vaporo en la kapo, aux, laux la vortoj de lia edzino, "la unuokula diablo sxargxis sin per vinacxo". Kutime en tiu stato Petrovicx tre volonte konsentis redukti la prezon, ecx cxiam riverencis kaj dankis. Tamen poste la edzino venis plorante pro tio, ke la edzo pro la ebrieco konsentis labori kontraux mizera pago; sed la afero estis solvata per aldono de dek kopekoj. Sed nun Petrovicx estis, sxajne, sobra kaj tial severa, nemarcxandema kaj postulonta diable altan prezon. Akakij Akakijevicx komprenis tion kaj volis, kiel oni diras, reveni en la propran korton, sed la afero jam estis komencita. Petrovicx tre atente ekrigardis al li per sia sola okulo, kaj Akakij Akakijevicx kontrauxvole diris:

- Saluton, Petrovicx!

- Estu salutata, sinjoro, - Petrovicx diris, kaj direktis sian okulon al la manoj de Akakij Akakijevicx, dezirante vidi, kian predon li alportis.

- Jen mi al vi, Petrovicx, tiel...

Necesas scii, ke Akakij Akakijevicx esprimis sin plejparte per prepozicioj, adverboj kaj ecx per tiuj partikuloj, kiuj havas tute neniun signifon. Se la afero estis tre komplika, li kutime ecx tute ne finis frazojn kaj tre ofte la enkondukajn vortojn: "Tio ja, vere, tute tiel..." sekvis nenio, kaj li cxion forgesis, kredante ke li jam cxion diris.

- Kio do? - diris Petrovicx kaj samtempe per sia sola okulo pririgardis lian tutan uniforman palton, ekde la kolumo gxis la manikoj, dorso, faldoj kaj butontruoj, kaj cxio estis bone konata al li, cxar li mem cxion cxi faris. Tiel kutimas la tajloroj: cxe la renkonto ili unue faras tion.

- Jen mi tiel, Petrovicx... la palto jen, drapo... jen vidu, cxie en la aliaj lokoj, tute fortika, nur iom malpura, kaj lauxsxajne kvazaux malnova, sed gxi estas nova, kaj nur en unu loko iom tiel... surdorse, kaj ankaux en unu sxultro gxi iomete maldikigxis, kaj iomete sur la alia sxultro - vidu, jen cxio. Malmulte da laboro...

Petrovicx prenis la kapoton, komence metis gxis sur la tablon, longe pririgardis gxin, poste balancis la kapon kaj prenis de fenestrobreto rondan tabakujon kun surkovrila portreto de iu generalo, nekonata, cxar la loko, kie estis lia vizagxo, estis truita per fingro kaj poste surgluita per kvarangula papereto. Snufinte tabakon, Petrovicx distiris la kapoton sur siaj brakoj, rigardis gxin kontraux la lumo kaj denove balancis la kapon. Poste li turnis gxin kun la subsxtofo supren kaj denove balancis la kapon, denove malfermis la kovrilon kun la generalo, surgluita per la papereto, kaj, snufinte tabakon, fermis la tabakujon, formetis gxin kaj finfine diris:

- Ne, ne eblas ripari: acxa vesto!

<p><strong>La koro de Akakij Akakijevicx preskaux saltis for. </strong></p>

- Kial ne eblas, Petrovicx? - li diris preskaux kiel kajxolanta infano, - ja gxi nur iom maldikigxis cxe la sxultroj, ja vi havas iujn pecetojn da drapo...

- Ja oni povas trovi pecetojn, pecetoj troveblas, - diris Petrovicx, - sed ne eblas surkudri ilin: gxi estas tute putra, gxi tuj truigxos, se oni tusxos gxin per kudrilo.

- Kaj vi tuj metu flikajxon sur la truon.

- Sed ne eblas fiksi la flikajxon, mankas io por alkudri gxin, tre eluzita. Gxi nur nomigxas drapo, sed gxi disflugos se vento blovos.

- Sed vi iel fliku. Ja kiel gxi, vere tiel!..

- Ne, - Petrovicx rezolute diris, - oni povas fari nenion. Tre malbona stato. Prefere vi, kiam komencigxos la malvarma vintra tempo, faru el gxi varmajn piedcxifonojn, cxar la sxtrumpoj ne varmigas. Ilin la germanoj elpensis por preni al si pli multe da mono (Petrovicx sxatis cxe oportuna okazo piki la germanojn), sed versxajne por vi necesos fari novan palton.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Сочинения
Сочинения

Иммануил Кант – самый влиятельный философ Европы, создатель грандиозной метафизической системы, основоположник немецкой классической философии.Книга содержит три фундаментальные работы Канта, затрагивающие философскую, эстетическую и нравственную проблематику.В «Критике способности суждения» Кант разрабатывает вопросы, посвященные сущности искусства, исследует темы прекрасного и возвышенного, изучает феномен творческой деятельности.«Критика чистого разума» является основополагающей работой Канта, ставшей поворотным событием в истории философской мысли.Труд «Основы метафизики нравственности» включает исследование, посвященное основным вопросам этики.Знакомство с наследием Канта является общеобязательным для людей, осваивающих гуманитарные, обществоведческие и технические специальности.

Иммануил Кант

Философия / Проза / Классическая проза ХIX века / Русская классическая проза / Прочая справочная литература / Образование и наука / Словари и Энциклопедии