Lasu tion kiel estas; per la helpo de Dio mi bone regajnos havaĵojn. Kaj nun, vasaloj kaj leĝistoj, Vi preĝejaj fratoj kaj estroj kaj hirdanoj, nun estas tempo por voki al regna kunsido, kiel decidite estas. Kun ligitaj manoj mi sidis ĝis ĉi tiu tago; mi pensas, ke neniu viro volas mallaŭdi, ke mi sopiras malligi ilin.
SKULE JARLO
Pluruloj statas kiel Vi, Håkon Håkonsson.
HÅKON
(atentiĝas) Sinjoro jarlo, kion Vi aludas?
SKULE JARLO
Mi pensas, ke ĉiuj ni pretendantoj havas la saman kialon por sopiri. Ni ĉiuj estis same streĉe ligitaj; ĉar neniu el ni sciis kiom foren lia rajto valoris.
EPISKOPO NIKOLAS
Malsekure estis pri la aferoj de la eklezio kiel pri tiuj de la lando; sed nun faru verdikton la leĝo de sankta reĝo Olaf.
DAGFINN BONDE
(duonlaŭte) Novaj ruzaĵoj!
(La viroj de Håkon arigas sin.)
HÅKON
(devigas sin al trankvilo, kaj iras kelkajn paŝojn al la jarlo) Mi volas kredi, ke mi ne kaptis Vian opinion. La fajropruvo pruvis mian alodan rajton al la regno, kaj tial mi ne komprenas ion alian ol tio, ke la regna kunsido devu doni leĝan forton al la elekto de mi kiel reĝon, kio jam okazis en Eyrating antaŭ ses jaroj.
PLURAJ INTER LA VIROJ DE LA JARLO KAJ DE SIGURD
Ne, ne, — ni neas!
SKULE JARLO
Tia neniam estis la penso, kiam decidiĝis havi regnan kunsidon ĉi tie. Pere de la fajropruvo Vi ankoraŭ ne gajnis la regnon, sed nur pruvis Vian rajton hodiaŭ, prezenti Vin inter ni aliaj pretendantoj, kaj validigi la pretendon, kiun Vi opinias havi —
HÅKON
(regas sin) Tio do mallonge kaj klare signifas, ke dum ses jaroj mi senrajte portis nomon de reĝo, kaj dum ses jaroj, Vi jarlo, sen rajto regis la landon kiel kuratoro por mi.
SKULE JARLO
Neniel. Iu devis porti la nomon de reĝo, kiam mia frato estis mortinta. La Birkibejnoj, kaj pleje Dagfinn Bonde, agis por Via pretendo, kaj efektivigis la elekton de Vi, antaŭ ol ni aliuloj povis antaŭenigi niajn postulojn.
EPISKOPO NIKOLAS
(al Håkon) La jarlo opinias, ke tiu elekto donis al Vi rajton uzi la reĝan potencon sed ne posedan rajton.
SKULE JARLO
Vi havis ĉiujn rajtojn; sed kaj Sigurd Ribbung kaj Gutorm Ingason kaj mi konsideras nin esti same proksimaj heredantoj, kiel Vi; kaj nun la leĝo dividu inter ni kaj diru, kiu firme prenu la heredon por ĉiuj tempoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Vere dirite la jarlo havas bonan kialon por sia opinio.
SKULE JARLO
Fajropruvoj kaj regnaj kunvenoj estis ambaŭ pli ol unu fojon proponitaj dum tiuj ĉi jaroj, sed ĉiam io intervenis. Kaj, sinjoro Håkon, se Vi opiniis, ke Via rajto estis senskue firma je la unua reĝa elekto, kial Vi tamen donis Vian aprobon, ke la fajropruvo nun fariĝu?
DAGFINN BONDE
(incitita) Tiru glavon, reĝanoj, kaj lasu
MULTAJ EL LA HIRDO
(sturmas antaŭen) Frapu per glavoj la malamikojn de la reĝo.
SKULE JARLO
(krias al la siaj) Neniun mortigu! Neniun vundigu! Nur tenu ilin for.
HÅKON
(retenas la siajn) Eningu la glavon ĉiu viro, kiu ĝin tiris! Ingu la glavon, mi diras! (trankvile) Vi dekoble malbonigas la staton por mi per tia impeto.
SKULE JARLO
Tiel viroj atakas virojn en la tuta lando. Jen Vi vidas, Håkon Håkonsson; nun mi opinias ke plej bone montriĝis, kion Vi devos fari, se la paco kaj la vivo de homoj gravas por Vi.
HÅKON
(post mallonga pripensado) Jes — mi tion vidas. (prenas Inga per la mano kaj turnas sin al unu el tiuj, kiuj staras ĉe li) Torkell, vi estis fidela viro en la hirdo de mia patro; prenu ĉi tiun virinon hejmen al via loĝejo, kaj estu bona al ŝi; — ŝi estis ege kara al Håkon Sverrisson. — Dio benu vin, mia patrino, — mi devas iri al regna kunveno nun. (Inga premas lian manon kaj foriras kun Torkell. Håkon silentas momenton, poste antaŭen tretas kaj diras klare) La leĝo verdiktu; nur ĝi. Vi Birkibejnoj, kiuj ĉeestis en Eyrating, kaj elektis min reĝo, Vi estas nun liberigitaj de la ĵuro, kiun Vi ĵuris al mi tie. Vi Dagfinn, vi ne plu estas mia marŝalo; mi ne volas kunveni kun marŝalo aŭ hirdo, ne kun reĝanoj aŭ kun alĵuritaj bataluloj; mi estas malriĉa viro; mia tuta heredaĵo estas broĉo kaj tiu ora ringo; — tio estas povra posedaĵo por salajri la servojn de tiom da bonaj viroj. Nu, Vi aliaj pretendantoj, nun ni estas egalaj; mi volas nenion havi por stari antaŭe al Vi, krom la rajto kiun mi ricevis desupre, —
GREGORIUS JONSSON
(al la jarlo, kiam la amaso estas ekforiranta) Dum la fajropruvo ŝajnis al mi, ke vi estas timema, sed nun vi aspektas ĝoje kaj esperplene.
SKULE JARLO
(kontente) Ĉu vi vidis, ke li havis la okulojn de Sverre kiam li parolis? Bona estos la elekto ĉu vi elektos lin aŭ min kiel reĝon.
GREGORIUS JONSSON
(maltrankvile) Sed ne cedu. Pensu pri ĉiuj tiuj kiuj falos kun Via afero.
SKULE JARLO
Jen mi staras sur la fundamento de leĝo kaj juro; nun mi ne kaŝas min por la sanktulo. (eliras maldekstren kun sia sekvantaro)
EPISKOPO NIKOLAS