IVAR BODDE
Kristo ŝirmu viajn purajn manojn, Inga reĝpatrino!
HÅKON
Por tiu ĉi momento ŝi estu honorata mian tutan vivon.
SKULE JARLO
(kiu streĉe aŭskultis, subite ekparolas) Ĉu ŝi kriis? Ĉu ŝi faligis la feron?
PÅL FLIDA
(iras supren) Mi ne scias kio estis.
GREGORIUS JONSSON
La virinoj ploras laŭte en la antaŭhalo.
ĤORO EL LA PREĜEJO
(ekkantas jubile)
(La portalo ekmalfermiĝas; Inga elvenas, akompanata de monaĥinoj, pastroj kaj monaĥoj.)
INGA
(sur la preĝeja ŝtuparo) Dio juĝis! Vidu tiujn ĉi manojn; per ili mi portis la feron.
VOĈOJ INTER LA POPOLAMASO
Ili estas puraj kaj blankaj kiel antaŭe!
ALIAJ VOĈOJ
Eĉ pli belaj!
LA TUTA HOMA ARO
Li certe estas la filo de Håkon Sverrisson!
HÅKON
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Dankon, dankon, vi alte benata!
EPISKOPO NIKOLAS
(preterpasas la jarlon) Malsaĝe estis efektivigi la ruĝferan fajropruvon.
SKULE JARLO
Ne, sinjoro episkopo. Dio
HÅKON
(profunde tuŝita, tenas Inga per la mano) Nun tio do estas farita, tio al kio ĉiu talento en mi laŭte alvokis, — tio sub kio mia koro tordis kaj turnis sin —
DAGFINN BONDE
(eksteren al la homamaso) Jes, rigardu tiun virinon, kaj pripensu nun, vi, kiuj estas ĉi tie! Kiu dubis pri ŝia vorto, antaŭ ol iuj bezonis ke oni dubu?
PÅL FLIDA
La dubo flustris en ĉiuj ĉambretoj ekde la momento kiam Håkon tronpretendanto kiel infano portiĝis en la kortegon de reĝo Inge.
GREGORIUS JONSSON
Kaj lastan vintron ĝi kreskis al krio, kaj sonis super la lando norde kaj sude; tion mi opinias ke ĉiu ajn povas atesti.
HÅKON
Plej bone povas mi mem tion atesti. Tial mi ja cedis al la konsiloj de multaj fidelaj amikoj, kaj klinis min tiel profunde, kiel neniu alia reĝe elektita viro faris de longe. Mi pruvis per fajropruvo mian naskiĝon, pruvis mian rajton, kiel filo de Håkon Sverrisson, preni landon kaj regnon herede. Ne volas mi ĉi tie esplori pli proksime, kiu nutris la dubon kaj faris ĝin laŭtvoĉa, kiel la parenco de la jarlo diras; sed tion mi scias, ke amare mi suferis sub ĝi. Mi estis reĝe elektita ekde la infaneco, sed povran reĝan honoron oni atestis al mi, eĉ
DAGFINN BONDE
Bone povas esti por reĝoj aŭskulti al saĝaj konsiloj; sed se
HÅKON
Regu vin, Dagfinn;
SKULE JARLO
(kun subtila rideto) Reĝa malamiko estas oportune nomi ĉiun, kiu kontraŭas la reĝan volon. Mi tamen opinias, ke
HÅKON
Kiu scias. Se estus mia rajto nur, kiun ni ĉi tie pritraktadus, povus okazi, ke mi ne aĉetus ĝin tiel kare; sed ni devas rigardi pli alten; ĉi tie temas pri vivotasko kaj devo. Mi sentas tion alte kaj varme ene en mi, kaj mi ne hontas pro tion diri, — mi sole estas tiu, kiu povas gvidi la landon al la plej supera stato en ĉi tiuj tempoj; — reĝa naskiĝo generas reĝan devon —
SKULE JARLO
Troviĝas pluruloj ĉi tie, kiuj donas al si mem tian belan ateston.
SIGURD RIBBUNG
Mi faras, kaj kun same bona kialo. Mia avo estis reĝo Magnus Erlingsson —
HÅKON
Jes, se via patro, Erling Steinvegg, estus filo de reĝo Magnus; sed la plimulto neas tion, kaj ĝis nun neniu portis la fajropruvon por tiu pretendo.
SIGURD RIBBUNG
La Ribbungoj elektis min reĝo, kaj faris tion libervole, dum Dagfinn Bonde kaj aliaj Birkibejnoj minacigis por vi reĝan nomon.
HÅKON
Jes, tiel vi mizerigis Norvegion, ke la devenulo de Sverre devis minace progresi.
GUTORM INGASON
Devenulo de Sverre estas mi same certe kiel vi —
DAGFINN BONDE
Sed ne en rekta linio viron post viro.
EPISKOPO NIKOLAS
Estas inaj generaciaj eroj intertie, Gutorm.
GUTORM INGASON
Mi tamen scias, ke Inge Bårdsson, mia patro, estis leĝe elektita reĝo super Norvegio.
HÅKON
Ĉar troviĝis neniu, kiu sciis, ke la nepo de Sverre estis en vivo. De la tago, kiam
SKULE JARLO
Tio ne povas esti dirata en vero; sian tutan tempon Inge estis reĝo kun ĉiu leĝa potenco kaj sen rezervo. Ke Gutorm malgrandan rajton havas, povas esti sufiĉe vera; ĉar li naskiĝis nelegitime; sed mi estas la legitime naskita frato de reĝo Inge, kaj la leĝo estas por mi, kiam mi postulas kaj prenos plenan heredon post li.
DAGFINN BONDE
Ho, sinjoro jarlo, plenan heredon Vi certe prenis, kaj tion ne nur la parencaran posedaĵon, sed ĉiujn posedaĵojn kiujn Håkon Sverrisson postlasis.
EPISKOPO NIKOLAS
Ne ĉion, bona Dagfinn. Honoru la veron: — reĝo Håkon retenis broĉon kaj tiun oran ringon, kiun li portas sur sia brako.
HÅKON