La junulino, nenion konjektante, penseme rigardis al onda surfaco de fenestra vitro, permesanta vidi nenion ekster la klaso.
Veda Kong scivole estis komparanta ŝin kun la patrino. Samaj rektaj longaj nigraj haroj, traplektitaj ĉe la filino per blua fadeno kaj subligitaj per du grandaj maŝoj. Sama mallarĝiĝanta malsupre ovalo de la vizaĝo, en kiu estis io infana pro la tro larĝa frunto kaj la vangostoj, elstarantaj sub la frunto. Neĝe blanka bluzo el artefarita lano substrekis la malheletan palecon de ŝia haŭto kaj la akran nigrecon de la okuloj, brovoj kaj okulharoj. Koliero el ruĝa koralo harmoniis kun la sendube originala aspekto de tiu junulino.
La filino de Evda estis vestita per sama larĝa kaj mallonga, super la genuoj, pantalono, kiel ĉiuj en la klaso, nur distingiĝanta per ruĝa franĝo, enkudrita en flankajn orlojn.
— Indiana ornamaĵo, — flustris Evda Nal al demanda rideto de la amikino.
Evda kaj Veda hastis retiriĝi en la koridoron: el la klasĉambro, fininte la lekcion, estis eliranta la instruistino. Poste impetis kelkaj lernantoj, inter ili ankaŭ la filino de Evda. Subite la junulino rigidiĝis, ekvidinte la patrinon — sian fieron kaj ĉiaman ekzemplon por imito. Evda ne sciis, ke en la lernejo ekzistis rondeto de ŝiaj adorantoj, decidintaj iri en la vivo laŭ sama vojo, kiel la fama Evda Nal.
— Panjo! — flustris la junulino kaj, ĵetinte sinĝeneman rigardon al la kunulino de la patrino, alpremiĝis al Evda.
La instruistino haltis kaj aliris pli proksime.
— Mi devas sciigi la lernejan konsilion, — diris ŝi, ne obeante al protesta gesto de Evda Nal. — Ni prenos iun utilon el via veno.
— Prefere prenu utilon jen el kiu. — Evda prezentis Veda-n Kong.
La instruistino de historio kovriĝis per ruĝo kaj iĝis tute juna.
— Tre bone! — Ŝi penis konservi la afereman tonon. — La lernejo estas antaŭ fino de la plej aĝaj grupoj. Vivrekomendoj de Evda Nal en kombino kun sinoptikaĵo de antikvaj kulturoj kaj rasoj fare de Veda Kong — estas sukceso por nia junularo! Ĉu vere, Rea?
La filino de Evda ekaplaŭdis. La instruistino impetis per facila kurmaniero de gimnastino en oficejon, situantan en longa rekta alkonstruaĵo.
— Rea, ĉu vi preterlasos slojdon, kaj ni promenos en la ĝardeno? — proponis Evda al la filino. — Mi ne sukcesos viziti vin ankoraŭfoje antaŭ ol vi elektos la heroaĵojn. Pasintfoje ni ne decidis definitive…
Rea senvorte prenis la patrinon je la mano. Lecionoj en ĉiu ciklo de lernado alternis kun slojdoj. Nun estis unu el la ŝatataj slojdoj de Rea — tajlado de optikaj vitroj, sed kio povis esti pli interesa kaj grava, ol veno de la patrino?
Veda ekiris al videbla malproksime eta astronomia observatorio, lasinte la patrinon kaj la filinon solaj. Rea, infanece alpremiĝinte al la forta mano de la patrino, iris apude, koncentrite pensante.
— Kie estas via eta Kaj? — demandis Evda, kaj la junulino rimarkeble malgajiĝis.
Kaj estis ŝia lernanto. Pli aĝaj lernantoj vizitadis situantajn apude lernejojn de la unua aŭ la dua cikloj kaj observadis lernadon kaj edukadon de elektitaj zorgatoj. Ĉe skrupula edukado tia integra helpo al instruistoj estis necesa.
— Kaj transiris al la dua ciklo kaj forveturis malproksimen. Mi tiel bedaŭras… Por kio oni nin transmovas de unu loko al alia ĉiun kvaran jaron, de ciklo al ciklo?
— Vi ja scias, ke la psiko laciĝas kaj malspritiĝas en monotoneco de impresoj.
— Mi nur ne komprenas, kial la unua el la kvar kvarjaraj[48] cikloj nomiĝas la nula — ja en ĝi okazas same tre grava procezo de edukado kaj instruado de etuloj de aĝo de unu ĝis kvar jaroj.
— Tio estas malnova kaj malsukcesa nomo. Sed ni evitas ŝanĝi establiĝintajn terminojn sen ekstrema neceso. Tio ĉiam kaŭzas nenecesan malŝparon de homa energio. Gardi la homaron kontraŭ ĉi tio devas ĉiu senescepte.
— Sed ja la disigo de la cikloj — ili lernas kaj vivas aparte, iliaj konstantaj transloĝiĝoj de loko al loko — same estas granda malŝparo de fortoj?
— Tion superkompensas refreŝigo de percepto, de utila efiko de instruado, kiu alie kun ĉiu jaro neeviteble malkreskas. Vi, malgrandaj homoj, dum kresko kaj edukado iĝas kvalite malsamaj estaĵoj. Kuna vivo de malsamaj aĝaj grupoj malhelpas al edukado kaj incitas lernantojn mem. Ni reduktis la diferencon al minimumo, dividinte infanojn al la kvar aĝaj cikloj, sed tamen tio estas neperfekta. Sed ni konsiliĝu antaŭe pri viaj revoj kaj aferoj. Mi devos prelegi al vi ĉiuj, kaj, eble, viaj demandoj klariĝos per si mem.