Je tuta muro de la observatorio altis sepmetra duonsfera ekrano por spektado de fotoj kaj filmoj, faritaj per potencaj teleskopoj. Mven Mas ŝaltis sinoptikan foton de sektoro de la ĉielo apud la norda poluso de la Galaksio — la meridianan strion de konstelacioj ekde la Granda Ursino ĝis la Korvo kaj la Centaŭro. Ĉi tie, en la Ĉashundoj, la Berenica Hararo kaj la Virgulino, situis multaj galaksioj — stelaj insuloj de la Universo en formo de plataj radoj aŭ diskoj. Speciale multe da ili estis malkovritaj en la Berenica Hararo — apartaj, regulaj kaj malregulaj, en diversaj turnoj kaj projekcioj, iam nekredeble malproksimaj, distancantaj je miliardoj da parsekoj, iam kreantaj tutajn «nubojn» el dekoj da miloj da galaksioj. La plej grandaj galaksioj atingas de dudek ĝis kvindek mil parsekojn en diametro, kiel nia stela insulo aŭ la galaksio NN 89105+SB23, antikve nomata M-31, aŭ la nebulozo de Andromedo. La malgranda, malforte lumanta nebula nubeto videblis de sur la Tero per simpla okulo. Jam delonge la homoj malkovris sekretojn de tiu nubeto. La nebulozo evidentiĝis giganta radsimila stelsistemo, unu-kaj-duon-oble pli granda, ol eĉ nia giganta Galaksio. Esplorado de la Andromeda galaksio, malgraŭ la distanco je kvarcent kvindek mil parsekoj, disiganta ĝin de la teraj observantoj, tre helpis al ekkono de nia propra Galaksio.
Ekde la infanaĝo Mven Mas memoris bonegajn fotojn de diversaj galaksioj, ricevitajn helpe de elektronika konverto de optikaj bildoj aŭ per raditeleskopoj, penetrantaj eĉ pli malproksime en profundaĵojn de la kosmo, kiel, ekzemple, du gigantaj teleskopoj — la Pamira kaj la Patagonia, ĉiu kun diametro je kvarcent kilometroj. Galaksioj — monstraj amasoj de centmiliardoj da steloj, disigitaj per plurmilion-parsekaj distancoj, — ĉiam vekadis en li furiozan deziron ekscii la leĝojn de ilia konstruo, historion de ilia apero kaj postan sorton. Kaj la ĉefan, kio nun estis interesanta ĉiun loĝanton de la Tero, — la demandon pri vivo sur sennombraj planedaj sistemoj de tiuj insuloj de la Universo, pri brulantaj tie fajroj de penso kaj scio, pri homaj civilizoj en tiom senlime foraj spacoj de la kosmo.
Sur la ekrano aperis tri steloj, kiujn antikvaj araboj nomis Sirraĥ, Miraĥ kaj Almaĥ — alfa, beta kaj gama de Andromedo, situantaj laŭ leviĝanta rekto. Ambaŭflanke de tiu linio situis du proksimaj galaksioj — la giganta Andromeda galaksio kaj la bela spiralo M-33 en la konstelacio Triangulo. Mven Mas ne deziris ankoraŭfoje vidi iliajn konatajn lumantajn konturojn kaj ŝanĝis la metalan filmon.
Jen galaksio, konata ekde antikveco, nomita tiam NGK 5194, aŭ M-51 en la konstelacio Ĉashundoj, distancanta je milionoj da parsekoj. Tio estas unu el la nemultaj galaksioj, videblaj de ni plate, perpendikulare al la ebeno de la «rado». Hele lumanta densa kerno el milionoj da steloj, kun du spiralaj branĉoj. Iliaj longaj ekstremaĵoj ŝajnas ĉiam pli malfortaj kaj nebulaj, ĝis malaperas en mallumo de la spaco, etendiĝante en kontraŭaj direktoj je dekmiloj da parsekoj. Inter la ĉefaj branĉoj, alternante kun nigraj abismoj — densaĵoj de malluma materio, etendiĝas mallongaj strioj de stelaj densiĝoj kaj nuboj de lumanta gaso, fleksitaj precize kiel platoj de turbino.
Tre bela estas kolosa galaksio NGK 4565 en la konstelacio Berenica Hararo. De distanco je sep milionoj da parsekoj ĝi estas vidata eĝe. Klinita al unu flanko, kiel ŝvebanta birdo, la galaksio vaste etendas flanken sian, evidente konsistantan el spiralaj branĉoj, maldikan diskon, kaj en la centro kiel platigita globo brilas la kerno, ŝajnanta densa lumanta maso. Estas klare videble, kiom plataj estas la stelaj insuloj — la galaksion eblas kompari kun maldika rado de horloĝa meĥanismo. La randoj de la rado estas neklaraj, kvazaŭ solviĝas en senfunda mallumo de la spaco. Ĉe simila rando de nia Galaksio situas la Suno kaj eta polvero — la Tero, kunkroĉita per forto de scio kun multaj loĝataj mondoj kaj etendinta flugilojn de homa penso super la eterneco de la kosmo!
Mven Mas ŝaltis la ekranon al la plej interesanta lin ĉiam galaksio NGK 4594 el la konstelacio Virgulino, same videbla en ebeno de ĝia ekvatoro. Tiu galaksio, distancanta je dek milionoj da parsekoj, similis al dika lenso de brulanta stela maso, ĉirkaŭkovrita per tavolo de lumanta gaso. Laŭ la ekvatoro la lenton estis trastrekanta dika nigra strio — densiĝo de malluma materio. La galaksio ŝajnis mistera lanterno, lumanta el abismo.
Kiaj mondoj estis kaŝiĝantaj tie, en ĝia suma radiado, pli hela, ol de aliaj galaksioj, mezume atinganta la spektran klason F? Ĉu ekzistas tie loĝantoj de potencaj planedoj, ĉu streĉiĝas same, kiel ĉe ni, la penso super sekretoj de la naturo?
Plena senrespondeco de la gigantaj stelaj insuloj igis Mven Mas-on kunpremi la pugnojn. Li komprenis tutan monstrecon de la distanco — ĝis tiu galaksio lumo iras dum tridek du milionoj da jaroj! Por interŝanĝo de mesaĝoj necesos sesdek kvar milionoj da jaroj!