"Ha bone," li komencis. "Tre bone, vi preskaŭ ĉiuj estas ĉi tie ĉi-vespere, tion mi ŝatas, tre ŝatas, ĉiam venu, ĉiam interesiĝu. Memoru, ke vi estas parto de granda organizo por helpi al la homaro, por faciligi laboron, por purigi la domojn; vi devas esti fieraj, jes, ĉiu el vi devas esti fierega pro la misio, kiun vi plenumas; ne forgesu tion, ĉiam memoru ĝin, pensu pri ĝi, sonĝu pri ĝi. Ne pensu pri brosoj, ordinaraj brosoj, sed pri "
Li paŭzis iom senspire, atendante ke la klasanoj sorbu liajn ŝovinismajn vortojn. Li daŭrigis per pli serioza voĉo:
"Ankoraŭ ni ne superis la vendokvanton de la Glasgova filio; sed ni devas, ĉiu el ni devas strebi al la supereco. En Edinburgo estas miloj da domoj, kaj en ĉiu domo devas troviĝi ses el niaj diversspecaj brosoj mi-ni-mu-me! Modera postulo: el nia granda sortimento da brosoj ĉiugrandaj, ĉiuformaj ĉie vendi nur ses, kaj mi estos kontenta! Nu, sro Mackay, via vendo estas la plej bona ĉi-semajne, kaj mi gratulas vin, sed iom pli, nur iom pli!"
Li esploris paperon. "Ha, sro Cohen, vi estis la plej alta dum la tri lastaj semajnoj, sed kio okazis ĉi-semajne, he? Ne, ne donu pretekston, la malbona vendisto ĉiam havas pretekstojn, sed la kaŭzo estas en vi mem. Entute bona, sed ne sufiĉe bona, kaj tion mi diras al vi ĉiuj. Iom pli da peno portos multe pli da rezulto… Vi ne komprenas tion? En Ameriko la indianoj ĉiam pendigis viandon je certa alto sur arboj… mi forgesis la alton sed ne gravas. Kiam oni demandis kial precize je tiu alto, la respondo estis, ke muŝoj flugas ĝis unu futo sub tiu alto: do ne estu kiel la muŝoj, perdante la premion pro manko de iom pli da peno!"
"Bonvolu, sro Williams, stari ĉi tie sur la planko apud mi, kaj ankaŭ vi, sro Scott. Mi deziras ke vi prezentu, kiel oni vendas. Vi, Williams, estu mirbros-vendisto, kaj vi, Scott, estu virino ĉe la pordo, kaj per ĉiaj rimedoj kaj pretekstoj kontraŭu la vendiston. Williams, sonigu la sonorilon!"
"Sed ne estas sonorilo," pikis Williams.
"Ne gravas," malpaciencis la instruisto. "Frapu do la pordon, kiu
Williams: "Bonan matenon, sinjorino!"
Scott: "Ĝi tute ne estas bona."
Williams: "Ho, sed vi eraras."
La instruisto: "Ne, ne, ne! Ne diru al la virino, ke ŝi eraras, la kliento ĉiam pravas… Daŭrigu."
Williams: "Vi certe pravas, sed kvankam vi ankoraŭ ne scias ĝin, ĉi tiu mateno estas tre bonŝanca, ĉar mi portas ion specialan por montri al vi" - kaj Williams ŝajnigis malfermi la brosvalizon. "Rigardu: la plej mirinda broso…"
Scott: "Mi ne volas brosojn."
Williams: "Sed kredu min, sinjorino, ĉi tiuj ne estas ordinaraj brosoj, kaj ni havas formojn speciale modelitajn por ĉiaj uzoj, ni…"
Scott: "Por ĉiaj uzoj, ĉu vere?"
Williams: "Jes, por senpolvigi la pianon, por purigi dentaĵojn, por…"
Scott: "Ĉu vi havas broson por forbalai brosvendistojn for de la porda ŝtupo?"
Ĝenerala ridego plenigis la ĉambron. Williams gapis konfuzite. La instruisto kriis: "Ridu, Williams, ridu, kaj laŭdu la virinon pro ŝia spriteco, kaj poste revenu al la
Estis kelkaj pluaj vendskermoj, kaj kiam la vendisto sukcesis sufoki ĉiujn kontraŭstarojn de la "virino", la klaso entuziasme manfrapis, kaj oni konsideris la brosojn venditaj.
"Sufiĉe de tio," fine diris la instruisto. "Nun al la kantaro!"
Je mia surprizo, la vendistoj elpoŝigis kantlibrojn.