Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

Mi tute forgesis pri la ŝercpromeso kaj konsciis kiel mi eraris, promesinte ion neplenumeblan al la etulino, kiu tute serioze fidis je miaj vortoj.

"Ha, Jolanda," mi diris malgaje, "okazis malfeliĉo pri via struto! Mi iris al Afriko kaj, post tritaga rajdo en la dezerto sur ĉaskamelo, mi kaptis la struton per lazo. Mi nutris ĝin per bombonoj kaj klarigis al ĝi, ke Jolanda deziras havi ĝin kiel amikon, ĉar ĝi faros por ŝi multe da grandaj ovoj grandaj kiel via kapo, ĉu ne? Tio al ĝi plaĉis kaj ĝi konsentis veni. Sed sur la ŝipo ĝi komencis fari ovojn, grandajn ovojn, pli kaj pli. Ĝi ne haltis. La ovoj komencis plenigi la ŝipon, la ŝipo malleviĝis en la akvo, kaj estis danĝero, ke la ŝipo dronos. Ho ve! Mi parolis al mia struto.

"Ĉesu," mi diris, "ĉesu fari la ovojn!"

Sed ne; ĝi respondis al mi: Jolanda deziras ovojn, ŝi estas bona knabino, kaj mi faros por ŝi multajn ovojn."

Kaj tuj ĝi faris novan ovon en la lito de la kapitano! Stulta birdo! La kapitano maltrankvilis, la ŝipanoj timis, kaj fine ni devis elmeti la struton kun ĝiaj ovoj sur palman insulon."

"Ho," diris Jolanda, "kia malsaĝa "sturto"!"

"Sed jen, Jolanda," mi diris, "kion mi alportis al vi! Vidu, kia bela pupeto! Kaj jen aŭtomobileto por vi, Antoĉjo, kaj por vi, Gina…"

Sed Jolanda preskaŭ ne rigardis la pupon, sed plendis duonlarme:

"Mi volas "sturton"! Kial vi forlasis ĝin sur la insulo? Ĉu la "sturto" volonte restis sur la insulo?"

"Ho ne, ĝi tre bedaŭris, ke ĝi ne povas veni al vi. Sed ĝi instruis al mi magiajn ludojn. "Montru al Jolanda la magiajn ludojn!", ĝi diris. Ĉu mi montru al vi nun?" mi demandis.

"Jes, jes, jes!" kriis Jolanda ĝoje, interfrapante la manojn. Mi ekspiris libere kaj komencis distri la infanojn per diversaj ĵonglaĵoj.

Poste ni kune manĝis vermiĉelon, salamon kaj bonan fromaĝon kaj trinkis bonan italan vinon, dum ni interparolis ĝue. Ni parolis angle, ĉar Liza komprenis nur la propran lingvon. Kvankam Luigi kaj lia edzino loĝis en Britujo jam multajn jarojn, ili neniam lernis prononci ĝuste la lingvon, kaj kutime aldonis vokalojn ĉe la fino de multaj vortoj kiel en la itala lingvo, kun komika efekto.

<p>35. SE IO VENAS AL BUŜO, BUŜON NE FERMU!</p>

"Vik! Ĉu vi povas veni momenton?" diris Liza. "Jen estas skoto, kiu havas senakvajn kuirilojn kaj serĉas iun por vendi ilin. Li prononcas strange, kaj mi preskaŭ ne komprenas, kion li diras. Li atendas ĉe mia stando."

Mi renkontis la skoton, kiu nomiĝis Birrell. Li estis sufiĉe impona, bonstatura viro, ruĝethara, kun samkoloraj lipharoj. Li severe mienis kaj rigardis min fikse de sub la vilaj brovoj. Pli farmisto li aspektis, ol komercisto. Mi juĝis, ke li estas el puritana familio. Li parolis tre dialekte, kaj post prezentiĝo li diris rekte:

"Ĉu vi pov’s vendi kojrilojn?"

"Jes, certe."

"Kiom vi pov’s vendi s’majne?"

"Ne ĝenu vin pri tio. Ne utilas, ke mi fanfarone citu grandajn nombrojn; sed estu certa, ke mi povas vendi sufiĉe. Ĉu vi povas montri al mi ekzempleron?"

"Mi havas bildon de ĝi," li diris, kaj li abrupte puŝis la manon en la internan brustpoŝon kaj elprenis flugfolion.

"Jen, rigardu sur tion! Ĝi estas brava kojrilo, reĥte el Ameriko."

Mi rigardis la ilustraĵon:

"Jes, ĝi taŭgas, kvankam ĝi estas ankaŭ plibonigebla — sed tio poste."

"Oh, tio ne grav’s, mi pov’s ja fari ŝanĝojn."

"Ĉu vi vendis multajn ĝis nun?"

"Ne, ĝis nun mi vendis preskaŭ nul, ĉar mi ne havis bonan vendiston. Mi luis halon kaj reklamis montrojn dufoje tage, je la tria posttagmeze kaj la oĥa noĥte, sed la dungito estis la ple’ stulta, al kiu la bona Dio jam enblovis la vivon. Nu, se vi bone vendos por mi, vi gajnos bravan pagon."

"Ne," mi respondis. "Mi ne laboros por vi."

"Oĥ, kial ne? Mi traĥtos vin bone. Ĉu vi nor frivolas?"

"Ne, mi ne ŝercas; pri pago ne temas. Mi laboros por neniu. Mi volas aĉeti la kuirilojn de vi kaj mem vendi ilin. Tiel vi profitos sen riski malgajnon pro la altaj kostoj en foiroj. Absolute ne utilas paroli pri salajro. Montru al mi la pograndajn prezojn, kaj se ili estas avantaĝaj, ni povos plu diskuti."

Li montris al mi la liston de prezoj, kaj mi trarigardis ĝin.

"Jes, la aĉetprezoj indas. Nu, kion vi diras? Ĉu vi koncesios al mi la solan vendrajton por Britujo?"

"Nu, eble ni pov’s veni al aranĝo," li diris singarde.

Ni iom pli diskutis detalojn, kaj mi aldonis:

"Nun ĉio estas aranĝita, escepte de unu afero. Mi ne havas monon por aĉeti la kuirilojn."

"Kio?"

"Jes, ĝuste tio. Mi volas, ke vi donu al mi kredite la stokon por la unua foiro. Vi ne konas min, kaj mi konscias, ke mi pretendas multon, sed mi ne trompos vin. Mi pagos vin por la tuta stoko post la unua foiro. Vi ne bedaŭros vian fidemon, se vi tion faros. Mi ja estas honesta kaj mi ja sukcesos, kaj vi ja profitos kune kun mi. Estus facila afero blufi kaj ŝajnigi, ke mi posedas la necesan sumon kaj poste prokrasti la pagon; sed mi deziras, ke ni agu kune kaj sincere. Nu, kion vi diras?"

Post iom da medito li etendis la manon.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Отверженные
Отверженные

Великий французский писатель Виктор Гюго — один из самых ярких представителей прогрессивно-романтической литературы XIX века. Вот уже более ста лет во всем мире зачитываются его блестящими романами, со сцен театров не сходят его драмы. В данном томе представлен один из лучших романов Гюго — «Отверженные». Это громадная эпопея, представляющая целую энциклопедию французской жизни начала XIX века. Сюжет романа чрезвычайно увлекателен, судьбы его героев удивительно связаны между собой неожиданными и таинственными узами. Его основная идея — это путь от зла к добру, моральное совершенствование как средство преобразования жизни.Перевод под редакцией Анатолия Корнелиевича Виноградова (1931).

Виктор Гюго , Вячеслав Александрович Егоров , Джордж Оливер Смит , Лаванда Риз , Марина Колесова , Оксана Сергеевна Головина

Проза / Классическая проза / Классическая проза ХIX века / Историческая литература / Образование и наука