Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

La sekvintan matenon mi staris antaŭ pordo, tenante malkaŝe mian kuirilan valizon. Mi atendis. Ie interne mi aŭdis la bruon de alpaŝanta persono. La pordo malfermiĝis suspekteme, kaj antaŭ mi staris virino kun la mano preta sur la anso. Mi staris sen paroli kaj nur afable mienis al ŝi, kvazaŭ mi konas ŝin, aŭ almenaŭ kvazaŭ oni min atendas. Ŝi rigardis min nekomprene. Mi komencis per neurĝa tono: "Do, finfine mi venis," kaj ridetis aplombe.

"Pri kio?" ŝi demandis.

"Pri kio?" mi surprizite altvoĉis. "La kuirilo, kompreneble."

"Sed mi ne mendis…"

"Mendis?" mi diris. "Mendis!" kaj mi ridis subvoĉe. "Mi ne vendas, mi estas sendita speciale por montri ĝin en la distrikto."

"Ne," ŝi kapskuis. "Mi ne pensas, ke mi volas…"

"Ho dankon, dankon, sinjorino," mi interrompis, kaj kun kontenta surprizo mi duone deturnis min de la pordo kaj faris du paŝojn forirajn, kaj parolante kun maksimuma vervo, sed starante duone forturnite de ŝi, mi daŭriĝis, kvazaŭ mi ne povus kredi ŝian malemon vidi la kuirilon.

"Vi vere ne volas vidi ĝin? Bone, bone, mi havas tiom da personoj, kiuj malpaciencas je mia veno, ke mi ne scias kiel mi sukcesos viziti ĉiujn! Oni skribas kaj telefonas al la oficejo — mi ne scias, kion fari. Mi estas preskaŭ elĉerpita, kurante ĉien… Ho, ĝi estas ja mirinda, tiu artiklo en la valizo, tuta kompleta kuirejo! La homoj preskaŭ freneziĝas por vidi ĝin… Do, denove dankon. Kiel strange, ke vi ne volas vidi ĝin! Sed pardonu, mi devas rapidi," kaj dume mi moviĝetis, kvazaŭ mi malpaciencus foriri. Dum mi parolis, la pordo vaste malfermiĝis, kaj mi povis vidi, ke mi forte tuŝis ŝian scivolemon. Hezite ŝi diris: "Nu, mi rigardos ĝin, sed mi ne aĉetos."

"Aĉetos?" mi alridis. "Kredu min, sinjorino, la homoj simple enamiĝas je ĝi! Ho, se nur mi havus sufiĉe por plenumi la mendojn! Sed ne gravas — se vi volas, eble mi povos montri ĝin al vi rapide. Nu…" kaj mi rigardis al la pojnhorloĝo, kiun mi ne posedis. "Mi… jes… eble mi povas disponi iom da tempo." Mi revenis al la perono por elpreni mian varon kaj, ĉirkaŭrigardante pri konvena loko, mi paŝetis al la vestiblo. Ŝi flankenmoviĝis por lasi enirvojon kaj gestis al ĉambropordo, dirante: "Ĝi tien, en la sidĉambron!"

Entuziasme mi klarigis kaj bildigis per troigo la avan­taĝojn de la kuirilo, kaj post proksimume duonhoro mi elvenis kun la unua mendo en mia libro. Mi daŭrigis la novan taktikon kaj sukcesis montri la kuirilon en diversaj domoj, kaj kiam venis la tagmanĝa horo, mi havis jam alian mendon.

<p>5. PETRO KORNOJN TENAS, PAŬLO LAKTON PRENAS.</p>

Irante denove al la laktejo por ĝui la lakt-kaj-kukan manĝon, mi vidis du junajn virojn, kiuj estis frapantaj alterne ĉe pordoj. Mi proksimiĝis kaj alparolis unu.

"Kiel iras la negoco?" mi demandis.

"Bonege," li respondis.

"Kion vi vendas?"

"Vendas?" li mokis. "Ni ne vendas, ni kvazaŭ forprenas bombonojn de infanoj! Ĉi tiu laboro estas mono por nenio. La stulteco de la homoj ne havas limon. Kiel Barnum diris, malsaĝulo naskiĝas ĉiuminute. Simple tiel ni faras: Ni demandas al la domulo, ĉu li havas foton de iu kaj, se jes, ni pligrandigos kaj arte koloros ĝin sen ia kosto. Ni eĉ surmetos kolumon aŭ harojn sur la foton, se oni deziras… kaj tute senkoste. Ĉu verŝajne, ke firmao elspezus nur por priservi la homojn sen profito? Sed la homoj kredas. Kelkaj ja dubas; sed ni klarigas, ke ni profitas per la konsekvenca reklamado de nia art-fotografa pligrandiga servo. La plimulto de la popolo ĉiam serĉas ion por nenio, kaj ĝuste tiuj estas plej facile trompataj. Ĉiuj havas fotojn de personoj aŭ foraj aŭ mortintaj, de kiuj ili deziras pli belajn kopiojn. Ho jes, ni beligas la fotojn. Ni forviŝas la sulkojn, glatigas la ves­tojn, eĉ deprenas la ĉapon kaj anstataŭigas ĝin per laŭmoda ĉapelo. Iu virino volis, ke ni deprenu la ĉapaĉon de la kapo de ŝia mortinta edzo, sed kiam ni petis ŝin priskribi la harojn por povi artpentri ilin laŭnature, ŝi respondis, ke ni povos vidi la harojn kiam ni deprenos la ĉapon, Ne, ŝi ne ŝercis."

"Sed mi ne komprenas, kiel via firmao enspezas?" mi diris.

"Tute simple," li klarigis. "Ni ja tenas nian promeson kaj reportas la blindige koloritan banalaĵon, sed ĝi estas en luksaspekta, baroka kadro. Nature, tiel bela kadro valoras multon kaj estas necesa fono por la beligita portreto. Nur la kadron oni pagas… je iom pipra kosto, vere, sed kiu rifuzus tian filmaktoran bildon, kian ni liveras?"

Tiun saman posttagmezon mi vendis alian kuirilon. Mi iris al la oficejo, kaj mia dana estro donis al mi tridek ŝilingojn antaŭpage. Mi iris al la loĝejo kaj pagis la dommastrinon, ŝajnigante, ke mi forgesis pagi ŝin antaŭe. Ŝi diris, ke tute ne gravis, sed ŝia prete etendita mano protestis kontraŭ la mensogo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Отверженные
Отверженные

Великий французский писатель Виктор Гюго — один из самых ярких представителей прогрессивно-романтической литературы XIX века. Вот уже более ста лет во всем мире зачитываются его блестящими романами, со сцен театров не сходят его драмы. В данном томе представлен один из лучших романов Гюго — «Отверженные». Это громадная эпопея, представляющая целую энциклопедию французской жизни начала XIX века. Сюжет романа чрезвычайно увлекателен, судьбы его героев удивительно связаны между собой неожиданными и таинственными узами. Его основная идея — это путь от зла к добру, моральное совершенствование как средство преобразования жизни.Перевод под редакцией Анатолия Корнелиевича Виноградова (1931).

Виктор Гюго , Вячеслав Александрович Егоров , Джордж Оливер Смит , Лаванда Риз , Марина Колесова , Оксана Сергеевна Головина

Проза / Классическая проза / Классическая проза ХIX века / Историческая литература / Образование и наука