Читаем Eŭgeno Onegin полностью

Ho, ne sciu pri inkub’Vi, Svetlana mia!Ĵukovskij[113].
I
Aŭtuna daŭris la veteroTro longe dum ĉi tiu jar’;Necesis jam de l’ vintr’ apero,Sed neĝis nur en januar’La trian nokte. Vekis frueSin Tatiana kaj korĝueEkvidis ŝi subite jamTra vitr’ en prujna belornam’La korton sub blankec-tavolo,Barilojn, arbojn en arĝent’,La viglajn pigojn sur tegment’Kaj montojn kun tapiŝo mola,Sternita kun brilec’ sen mank’, —Kaj ĉio helis en la blank’.
II
Jam vintro!.. Kamparan’ veturasEn glita ĉar’ kun granda ĝoj’,Sentante neĝon, iel kurasĈevalo lia sur la voj’;Fosante sulkojn en lanugo,Trakuras droŝk’ en preskaŭ flugo;Kuĉero[44] sidas kun impon’En pelto kaj en ruĝa zon’.Jen bub’ en korto ludas; sidasHundet’ en lia glitĉaret’;Ĉevalon li imitas, sedJam fingron li frostigis; ridasLi kun dolor’, kaj la patrin’Avertas tra fenestro lin.
III
Sed eble bildoj tiaspecajAl vi ne plaĉas, ho, legant’:Ja ili estas sennoblecaj;En ili mankas elegant’.Benita per inspir’ facile,Unuan neĝon luksastileKim ĉiuj ĝojoj en komplet’Alia pentris ja poet’[153].Li certe logus vin, mi diras,Pentrante flame en versar’Sekret-promenojn en glitĉar’;Sed mi konkuri ne dezirasAlmenaŭ dume lin, nek vin,Poeto de l’ Finnlandanin’[154]!
IV
La rusan vintron Tatiana(Rusin’ estante en anim’,Eĉ sen kompren’ laŭ mor’ infana)Profunde amis super lim’.Ŝi prujnon ŝatis kaj trankvilonDum frosta tag’ kaj rozobrilonDe l’ neĝoj en aŭrora klar’,Kaj la vesperojn de l’ novjar’.Malnova tradici’ solenisEn la bieno: pri la sort’Servistinar’ de l’ tuta kort’Por la fraŭlinoj sorĉdivenisKun ĉiujara antaŭdir’Je la fianĉo-oficir’.
V
Kaj kredis Tatiana artojnDe la popola superstiĉ’Kaj strangajn sonĝojn, kaj ludkartojn,Kaj lunsorĉadon pri feliĉ’.La signoj ŝin malkvietigis;Objektoj ĉiuj ŝin instigisPri io pensi kun mister’,Ŝi antaŭsentis en sincer’.Se kato sur la forno sidisKaj murmurante lavis sin:Do tio estis certa sign’Pri ven’ de gastoj. Se ŝi vidisLa duonlunon en ĉiel’De ŝi maldekstre sen ’akcel’, —
VI
Ŝi tremis, paliĝante plie.Se stel’ falanta kun rapid’Sur la ĉlelo flugis strieKaj diseriĝis, — dum la vid’Tuj Tanjo kun ekscita koro,Dum flugis tiu stel’ ankoraŭ,Pri sia flustris kordezir’.Se ekrenkontis ŝi dum ir’Monaĥon nigran eksubite,Aŭ se lepor’ en iu foj’Trakuris antaŭ ŝi sur voj’,Ŝi konsterniĝis kaj heziteKun antaŭsento kaj ĉagren’Atendis malfeliĉon jen.
VII
Sed iun ĉarmon kun admiroŜi ĝuis eĉ en la terur’:Kun la inklin’ al kontraŭdiroNin kreis tiel la natur’.Novjaro venis. Ĝoj’ sen baro!Divenas sorton knabinaro,Por kiu sen bedaŭra tim’De l’ tuta vivo malproksim’Antaŭas hele kaj serene;Divenas eĉ grizulinar’Ĉe tomb’ en okulvitra par’,Perdinte ĉion senrevene;Sed tutegale: la esper’Allogas ilin per malver’.
VIII
Rigardas Tanjo scivolameDronigon de fandita vaks’;Misteran ion strangornameAl ŝi rakontas ĝia mas’[155];El plad’ per akvo plenigitaPrenatas ringoj intermite;Kaj ringon ŝi el tiu kvant’Ricevas dum sekvanta kant’:«La riĉaj kamparanoj oronAl si ŝovelas tie ĉi;Por kiu nun ekkantas ni,Ricevos tiu bonon, gloronDe l’ kant’ malgajas melodi’;Katin fraŭlinojn logas pli[156].
IX
La nokto frostas; klare bluasLa firmamento; en konkord’Stelaro en silento fluas…Jen Tatiana al la kort’Eliras en facilkostumo;Spegulon kontraŭ la lunlumoŜi tenas, sed en tiu nunNur tremas la malgaja lun’ …Jen… neĝ’ ekkrakas… ies iro;Al la iranto la fraŭlin’Rapidas kaj ŝalmvoĉe linDemandas: «Vian nomon diru[157]Rigardas li kaj je l’ propon’Respondas jene: Agaton’.
X
Ĉar volis Tanjo sorĉon fariLaŭ manier’ efika plej,Ordonis tablon ŝi prepariPor du personoj en banej’;Sed jen ektimis Tatiana…Kaj — pro ekpenso pri Svetlana[113]Ektimis ankaŭ mi… sen pov’Kun Tanjo sorĉi laŭ malnov’.Do senvestiĝis TatianaKaj sin kuŝigis en la lit’.Supere ŝvebas Lel-spirit’[158]Kaj sub kusen’ lanugolanaRipozas ŝia spegulet’.Nun Tanjo dormas en kviet’.
XI
Kaj sonĝon Tatiana miras.Ŝi sonĝas, kvazaŭ ŝi en sol’Sur vasta neĝa kampo iras,Kovrita per mallum-tavol’;Jen antaŭ ŝi en neĝamasojBruŝaŭmas per la ondomasojBolanta kaj de vintra vent’Ne kunforĝita flutorent’;Du stangoj per glaci’ gluitaj,Tremanta, pereiga pont’Jen kuŝas trans la flua ond’:Kaj antaŭ tiu vojo glitaKun dub’ pri ĝia taŭga uz’Ŝi kvazaŭ haltis en konfuz’.
XII
Kaj vee plendas TatianaPri la torento kun sopir’Sen vid’ al iu, kiu manonAl ŝi etendus por transir’.Sed neĝamaso ektuberis,Kaj kiu do el ĝi aperis?Grandega vila virurseg’;Ek-ah-is Tanjo, sed kun blek’Manegon li al ŝi ektirisKun akraj ungoj; en humil’Per man’ tremanta kun facil’Ŝi ĝin apogis kaj transirisTimeme trans la brua flu’,Sed ŝin la urso sekvis plu.
XIII
Kun tim’ rigardi posten, provasŜi irrapidi pli kaj pli;Sed tamen ŝi neniel povasForkuri ien ajn de li.Ronkante la ursego ĝenaPostiras; jen arbar’ solenaTrankvilas en la morna bel’:Branĉar’ de pino sen ŝancel’Sub neĝaj buloj pendas peze;Tra nudaj suproj de tili’,Tremol’, betulo lunradi’Briletas; inter arboj mezeKovrita estas tuta voj’Per profundega neĝtavol’.
XIV
Enkuras Tanjo la arbaron;La urso sekvas; ĝis genu’Profundas neĝo; ŝiajn harojnKaj kolon gratas branĉ’ en sku’,Ŝirante ringojn el oreloj;Jen en la neĝaj ŝutfunelojEkdronas la malseka ŝu’;Jen ŝi la tukon perdas plu;Ŝi timas levi ĝin, ĉar trudasPost ŝi la urso kun rikan’,Kaj eĉ per la tremanta man’Robrandon ĝi leveti prudas;Ŝi kuras kaj li sekvas ŝin;Kaj fortoj lasas ŝin en fin’.
XV
Ŝi falis; kaj la urso lerteEkkaptas ŝin kaj portas jen;Sensenta kuŝas ŝi inerteSen movo en profunda sven’;Li portas ŝin tra la arbaro;Subite kabanaĉ’ sen baroTra dens’ aperas en obskur’;Ĝin neĝ’ ĉirkaŭas krazaŭ mur’,Nur fenestreto lumas hele,El ĝi aŭdeblas bru’ kaj kri’;La urso diris: tie ĉiVarmiĝu iom vi degele;Kaj sur la sojlon de l’ kaban’Li ŝin kuŝigis per la man’.
XVI
Rekonsciiĝis TatianaKaj vidas: l’ urso estas for;Ŝi estas en vestibl’ kabanaKaj aŭdas kriojn kun sonor’Simile al festen’ sen ordo;Rigardas ŝi tra tru’ de l’ pordo,Kaj kion! vidas ŝi… ĉe tabl’Monstraĉoj sidas kun diabl’;Jen unu kun la kokkapeto,L’ alia kun la hunda kap’,Jen sorĉistin’ kun barb’ de kapr’,Jen fierplena homskeleto,Jen nan’ vosthava, jen en plu’Duone kat’ — duone gru’.
XVI
Aspekto pli kaj pli mistera:Jen kankro sur araneeg’,Kranio jen sur kol’ anseraEn alta ĉap’ kun ruga teg’,Jen muelejo dancas skueKaj per ventiloj svingas brue;Boj’ rido, frap’, kantad’, faifad’,Hom-diro kaj ĉeval-hufbat’[159]!Sed kion pensis Tatiana,Tuj kiam inter la gastar’Rekonis ŝi kun kor-amar’Heroon nian de l’ romano!Onegin sidas en mezord’Kaj ekrigardas al la pord’.
XVIII
Li signas: ĉiuj ekklopodas;Li trinkas: ĉiuj sekvas lin;Li ridas: ĉiuj rideksplodas;Li mornas: ĉiuj kaŝas sin;Li mastras, tio evidentas:Kaj Tanjo timon jam ne sentas,Kaj laŭ scivola sugesti’La pordon ŝi malfermis pli…Ekblovis vento, estinganteLa meĉojn noktajn de l’ kaban’:Konsternis sin la tuta band’;Onegin, per rigard’ brilante,Ekstaras kun ekgrinc-akord’Kaj sin direktas al la pord’.
XIX
Ektimas ŝi; kaj rapidemeKurprovas Tatiana for:Neniel eblas; tuta tremeŜi volas krii kun dolor’:Ne povas ŝi; Eŭgeno puŝisLa pordon: la fraŭlin’ ekkuŝisJen antaŭ la infer-fear’;Rideg’ eksonis de barbar’;Okuloj ĉies, kurbaj rostroj,Dentegoj, vostoj kiel tuf’,Manegoj stumpaj kiel huf’,Korn-paroj, langoj, fingroostoj,Indikas ĉiuj nun al ŝiKaj krias jen: por mi! por mi!
XX
Por mi! Eŭgeno manifestis,Kaj tuj la band’ diskuris for.Kum li en la mallumo restisLa junfraŭlino en angor’;Onegin Tatiana-n logas[160]Al la angul’ kaj ŝin apogasSur skuan benkon kun atent’Kaj kapon klinas en silent’Sur ŝian ŝultron; sed subiteKun Lenskij Olga venas jen;Ekbrilis lumo; kaj Eŭgen’Per man’ eksvingis ekscitite,Insultas la venantojn li;Kaj Tanjo kuŝas sen konsci’.
XXI
Pli laŭtas la disput’; EŭgenoTranĉilon kaptas en subit’,Ekfalis Lenskij: tuj apenaŭDisiĝis ombroj; tra rigid’Kri’ sonis… la kaban’ skuiĝis…Kaj Tanjo en terur’ vekiĝis…Jam estas lummatena hor’;Skarlat-radio de l’ aŭror’Tra l’ frosta vitro ludas brile;Jen malfermiĝis tuj la pord’:Pli ruĝa ol aŭror’ de l’ nord’Enflugas Olga birdfacileKaj petas: «Diru do al mi,Hodiaŭ kiun sonĝis vi?»
XXII
Sed tiu, eĉ ne rimarkante,Kun libro kuŝas en la lit’,Foliumante ĝin konstante,Kaj ne respondas en medit’.Demonstris tiu ĉi libretoNek dolĉ-elpensojn de poeto,Nek saĝajn verojn sen rutin’;Sed nek Virgilius, nek Racine[161],Nek Scott, nek Byron[80], nek Seneca[162],Nek eĉ Virina Modrevu’Okupis iun kun sam-ĝu’:Ĝi estis ja Martin Zadeka[163],Ĉef’ de kaldea saĝular’,Sonĝdivenisto sen kompar’.
XXIII
Ĉi tiun verkon multesaĝanMigranta foje komercist’Venigis do en la vilaĝonKaj vendis post marĉand-insist’Al Tatiana por disponoĜin por tri rubloj kun duono,Preninte krome kun avar’Kolekton grandan da fablar’,Du «Petriadojn»[164], gramatikonKun volumet’ de Marmontel[165].Martin’ Zadeka iĝis cel’De Tanjo kara plej… EfikonEn ĉiuj fojoj havas ĝi,Kaj ĉiam dornas ĝi kun ŝi.
XXIV
Ŝi la misteran sonĝon miras.Sen sci’ kompreni, en korvibr’Signifon de l’ inkub’ dezirasEltrovi Tanjo en la libr’.En la mallonga indeksetoŜi trovas laŭ la alfabetoLa vortojn jen: arbar’, abi’,Mallum’, pontet’, river’, rabi’,Urs’ kaj ceteraj. Tre natureZadeka ŝin en ŝia dub’Ne helpas; tamen la inkub’Avertas multajn aventurojn.Dum kelkaj tagoj poste jamŜi maltrankvilis pri la sam’.
XXV
Kaj jen per sia man’ skarlata[166]L’ aŭror’ el la matena val’Venigas kun la sun’ naskataNomfeston gajan kun regal’.Jam svarmas de post frumatenoLa dom’ de Lárina en pleno;Tutfamilie najbarar’En droŝkoj venis, jen en ĉar’.Puŝiĝo regas en vestiblo,Novrenkontado en salon’,De hundoj boj’, ŝmackisa son’,De l’ gastoj rido, bruo, siblo,Kliniĝoj, riverenc’ laŭ mor’Kaj de l’ infanoj kri’ kaj plor’.
XXVI
Alvenis: Pustjakóv-dikuloKun sia dikulin’-edzin’;Kaj de malriĉaj servutulojTre riĉa posedant’ Gvozdin;Skotinin-famili’ grizharaKun geidaro diversjaraDe du ĝis tridek laŭ la pov’;Distrikta dando Petuŝkóv;Jen ankaŭ mia kuz’, Bujánov,En sia ĉap’ kun vizier’[167](Ja vi bonkonas lin en ver’),Kaj la ekskonsilanto Flanov,Manĝema klaĉa fiperson’,Korupteblulo kaj fripon’.
XXVII
Monsieur Triqué alvenis ankaŭKun famili’ de Harlikóv,Spritulo en peruko strangaKaj okulvitroj, el Tambóv[169].Laŭ vera franc’, al TatianaGratul-kupleton laŭ infanaMelodiet’ alportis li:Reveillez vouz, belle endormie[170].En iu polva almanakoPresita estis la kuplet’;Triqué, sagaca poetet’,Ĝin tiris el malnova sako,Kaj nur anstataŭ «belle Ninà»Li uzis «belle Tatianà»[171].
XXVIII
Kaj jen el la urbet’ proksima —De l’ tuta fraŭlinar’ idol’Kaj de l’ patrinoj ĝoj’ senlima —Rotestro venis laŭ bonvol’;Tuj flugis sensaci’ momenta:Muziko estos regimenta!Ĝin sendis mem la kolonel’.Do estos balo: kia bel’!La knabinaĉoj gaje saltas[172]!Tagmanĝo pretas. Kun agrabl’La paroj iras al la tabl’.Ĉe Tanjo la fraŭlinoj haltas;Kaj mansignante je krucum’Eksidas la amas’ kun zum’.
XXIX
Momente haltis babiladoj;La buŝoj maĉas. Sole nurSonoras la manĝiloj, pladojKaj vinglasetoj en konkur’.Sed baldaŭ kune la gastaroTumulton levas jam sen baro.Aŭdiĝas krioj, babilad’,Pepado, rido kaj debat’.Subite malfermiĝas pordo:Vladimir venas kun Eŭgen’.Ekkrias la mastrin’: «Nu jen!Finfine!» La gastar’ sen ordoLa du amikojn kun afabl’Invitas ĉien al la tabl’.
XXX
Kaj ili kontraŭ Tanjo rekteLokataj estas kun intenc’,Sed ŝi, palega laŭaspekte,Tremante pro ekscit-potenc’,Okulojn levi eĉ ne povas;Ŝi sufokiĝas kaj senmovas;Ŝi flamas kaj ne aŭdas eĉGratulojn malgraŭ sia streĉ’;Jam preskaŭ larmoj fluis; pretisŜi sveni jam pro l’ emoci’,Sed tamen volo de l’ raci’Triumfis. Ŝi elprononcetisResponde iujn vortojn duKaj sidis ĉe la tablo plu.
XXXI
Nerv-tragediajn fenomenojnKaj larmojn, svenojn de fraŭlin’Ne ŝatis por toler’ Eŭgeno:Sufiĉe ili tedis lin.Trafinte al la grand-festeno,Li jam koleris. Sed apenaŭL’ impeton de l’ fraŭlina kor’Li vidis, en malbon-humor’Ekmalkontentis li kaj ĵurisAl Lenskij venĝi pro la tromp’Kaj ekscitigi lin kun pomp’.Nun li triumfon jam aŭgurisKaj groteskigis ne sen sprit’Li ĉiujn gastojn en medit’.
XXXII
Konsternon Tanjan tre natureRimarkus ĉiuj kun dedukt’,Sed tiam ĉies celo nureCentriĝis ĉirkaŭ grasa kuk’(Tre bedaŭrinde tro salita);Jen en botelo gudrumitaPost la rostaĵ’ kun oportun’Cimlana vin’[173] portatas nun;Jen sekvas longaj vinglasetojSimilaj al la beltali’De vi, kristal’ de l’ kor’, Zizi[174],Objekt’ de miaj poemetoj,Pokal’ alloga da pasi’,Pro kiu tut-ebriis mi!
XXXIII
Liberiĝinte de korketo,Ekklakis la botelo; vin’Eksiblis, kun la verskupletoTriqué gravpoze levis sin;La societo eksilentasKaj lin profunde ekatentas.Sin Tanjo streĉas, sed en van’;Triqué kun la foli’ en man’Ekkantis false. Laŭdo bruaSalutas lin. Por la kantint’Ekriverencas ŝi kun ind’.Kaj trinkas la poet’ unuaPro san’ kaj la kupleton forAl ŝi transdonas en furor’.
XXXIV
Nun ĉiuj vice bondeziris,Kaj ĉiujn Tanjo dankas mem.Sed kiam jam Eŭgen’ aliris,Konfuzo ŝia kaj lacem’,Metantaj ŝin en svenan staton,En li revekis la kompaton:Li klinsalutis en silent’,Kaj plenis je karesa sent’Rigardo lia. Ĉu pro tioKe kortuŝiĝis li en ver’,Ĉu li koketis sen sincer’,Ĉu vole, ĉu pro inercio,Sed staris li kun dolĉesprim’:Vigliĝis Tanjo en anim’.
XXXV
Moviĝas seĝoj for kun knaro;La gastoj iras al salon’.Simile flugas abelaroAl kampoj kun zumanta son’.Kontenta pri regal’ de l’ festo,Najbar’ singultas je digesto.La sinjorinoj ĉe l’ kamen’,Fraŭlinoj en anguloj jenMurmuras; tabloj verdaj pretas;Bostonon[60] — hazardemular’,Lomberon — pli solidular’Kaj viston[133] oni do dismetas;Ĝi estas kun avidsoif’Idar’ de la enua viv’.
XXXVI
Jam ok roberojn bonaranĝisLa vist-herooj kun sukces’;Okfoje ili lokojn ŝanĝis;Nun pretas te’. Mi laŭ neces’Difinas horon kun honestoLaŭ lunĉo, teo kaj siesto.Ni bone dum kampara loĝ’Stonakon uzas je horloĝ’;En krampoj mi rimarku ankaŭ,Ke mi en mia strofkombin’Rakontas pri festenoj, vin’Kaj pri manĝaĵoj diversrangajSamofte kiel vi, Homer’,Idol’ de l’ trimiljara ter’!
XXXVII
[Rivali pretas mi sentimeKun vi pri faro de festen’;Sed mi konfesas grandanime,Vi venkis min sekvante jen:Sovaĝaj viaj herouloj,Bataloj viaj sen reguloj,Kaj Zeŭso via kaj Ciprid’[135]Superas certe laŭ kvalit’Ol nia kamp-enuo muta,Kaj ol Onegin kun malvarm’,Kaj ol Istómina[41] kun ĉarm’,Ol nia modeduko tuta!Sed Tanjo (mi eĉ ĵuras jen)Pli bonas certe ol Helen’[175].
XXXVIII
Neniu tion pridisputus,Eĉ kvankam Menela’ sen ĝen’Centjare plue ekzekutusFrigian landon pro Helen’,Eĉ kvankam ree ĉe PriamoMaljunularo de Pergamo,Vidinte ŝin, decidus bisPor Menelao kaj Paris’[175].Koncerne la batalojn, vere,Atendi nur vin petas mi:Bonvolu legi iom pli;Ne juĝu laŭ komenc’ severe,Batal’ okazos. Sen mensog’Mi faros ĝin en taŭga lok’.][176]
XXXIX
Apenaŭ ĉe la te-regaloEksidis la fraŭlinoj ĵus,Subite el la longa haloMuzik’ eksonis por amuz’.For de la te-taset’ kun rumo,Tutprete por reamindumoKaj ĝoje pro l’ muzik-ekblov’Al Olga venas Petuŝkóv,Al Tanjo Lenskij, Ĥarlikova-nTroaĝan vokas nia franc’ —Poet’ Tambova al la danc’,Bujánov prenis Pustjakóva-n,Kaj ĉiuj venis al la hal’,Ekbrilis plene nun la bal’.
XL
En la komenco de l’ romano(En la unua vidu part’)Mi skribi volis laŭ Albani[177]Pri Peterburga bal’ kun art’,Sed pro distrita korhumoroMi skribis nur laŭ rememoroPri piedetoj de l’ inar’.Ho, piedetoj, vag-erar’Sur viaj ĉesu postesignoj!Kun la perfid’ al mia jun’Pli saĝa mi fariĝu nunKaj pli ordema laŭ la dignoj,Kaj kvinan parton tiun ĉiSenbalastigu ĉiel mi.
XLI
Freneza, brua kaj sammova,Simila al la vivovent’,Turniĝas valso ventoblova;Turniĝas paroj per torent’.De l’ venĝ’ minuton aspirante,Onegin, en sekret’ ridante,Aliras Olga-n. Kun rapid’Li gvidas ŝin en ĉies vid’,Sur seĝon poste ŝin sidigas,Kun ŝi babilas vigle; pluTre baldaŭ, post minutoj du,Kun ŝi li valson redaŭrigas;Miregas ĉiuj. Lenskij memNe kredas kun ekĵaluzem’.
XLII
Mazurko komenciĝis. IamDum bruis la mazurka danc’,Grandega hal’ skuiĝis tiamKaj krakis planko je distanc’,Sonoris eĉ fenestroj skue;Nun jam ne samas: glitas flueNi sur parget’ kun oportun’.Sed en provinco eĉ ĝis nunKonservis sian belon samanMazurko laŭ la veraspekt’:Kalkanoj, saltoj kun efekt’Restadas samaj: ilin tamenNe ŝanĝis modo, la tiran’,De l’ novaj rusoj la malsan’.
XLIII
[Samkiel pelas vip’ maneĝaĈevalojn laŭ streĉita kord’,Fraŭlinojn en la rond’ sieĝaEkpelis viroj laŭ akord’.De Petuŝkóv la hufoferojKaj spronoj frapas senmodere;Kaj de Bujánov la kalkan’Krevigas plankon sen human’;Klakado, tondro, brufrapado:Des pli da bru’, ju pli da bat’;Nun komenciĝis elmontrad’De artifikoj en dancado.Ah, pli facile: pli je ŝpar’Piedojn de l’ sinjorinar’!][178]
XLIV
Bujánov, brava kuzo mia,Kun Tanjo kaj kun Olga jenAliris al heroo nia:Kun Olga iris tuj Eŭgen’;Li ŝin kondukas delikate —Kaj flustras, kliniĝinte flate,Banalan madrigalon li,Eĉ manon ŝian premas, — pliRuĝiĝas ŝiaj vangoj belaj.Rigardas Lenskij kun ĵaluz’Al la Eŭgena lerta ruz’;Kun sentoj de l’ koler’ ribelajAtendis li ĝis fin’ de l’ son’Ŝin voki por kotilion’.
XLV
Sed ŝi ne povas. Sed pro kio?Jes, kial? Ĉar promeson ŝiJam al Onegin donis. Dio!Ĉu ĝuste tion aŭdis li?Cu eble? Nur infan’ apenaŭ,Sed jam koketulino plena!Jam ŝi ruzemas kaj laŭ sam’Perfidi ŝi kapablas jam!Ne povas Lenskij eltoleri;Kun kor’ vundita kaj malben’Li for eliras tuj kaj jenForrajdas. Par’ de revolveroj,Du kugloj — kaj nenio pli —La sorton solvos nun por li.
Перейти на страницу:

Похожие книги

Недосказанное
Недосказанное

Свободны от связи, но не друг от друга… Пришло время выбрать на чьей ты стороне… Внешне Разочарованный дол – это тихий английский городишко. Но Кэми Глэсс известна правда. Разочарованный дол полон магии. В давние времена семья Линбернов правила, устрашая, наводя ужас на людей с целью их подчинения, чтобы убивать ради крови и магических сил. Теперь Линберны вернулись, и Роб Линберн собирает вокруг себя чародеев для возвращения городка к старым традициям. Но Роб Линберн и его последователи – не единственные чародеи Разочарованного дола. Необходимо принять решение: заплатить кровавую жертву или сражаться. Для Кэми это больше, чем простой выбор между злом и добром. После разрыва своей связи с Джаредом Линберном она вольна любить кого угодно. И кто же будет ее избранником?

Нина Ивановна Каверина , Сара Риз Бреннан

Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Поэзия / Cтихи, поэзия / Стихи и поэзия
Сибирь
Сибирь

На французском языке Sibérie, а на русском — Сибирь. Это название небольшого монгольского царства, уничтоженного русскими после победы в 1552 году Ивана Грозного над татарами Казани. Символ и начало завоевания и колонизации Сибири, длившейся веками. Географически расположенная в Азии, Сибирь принадлежит Европе по своей истории и цивилизации. Европа не кончается на Урале.Я рассказываю об этом день за днём, а перед моими глазами простираются леса, покинутые деревни, большие реки, города-гиганты и монументальные вокзалы.Весна неожиданно проявляется на трассе бывших ГУЛАГов. И Транссибирский экспресс толкает Европу перед собой на протяжении 10 тысяч километров и 9 часовых поясов. «Сибирь! Сибирь!» — выстукивают колёса.

Анна Васильевна Присяжная , Георгий Мокеевич Марков , Даниэль Сальнав , Марина Ивановна Цветаева , Марина Цветаева

Поэзия / Поэзия / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза / Стихи и поэзия