Читаем Vojaĝo al Kazohinio полностью

Ĝis la alto de ĉi tiu beata sento – li diris, – povas leviĝi nur la vivanta kaj varma patriota koro, en kiu ankoraŭ vivas la sankta respekto de la idealoj kaj tradicioj, dum la vaka kaj dezerta animo malproksime postrestas kaj erarvagadas en la dezertaĵoj. La respekto de la standardo kaj de la Biblio estas la rokfirma bazo, kiu donas enhavon kaj celon al nia vivo; tiu distingas nin de la senanimaj bestoj, tiu ŝtale hardas niajn brakojn en la noblaj bataloj, faras heroojn el la filoj de la nacio, kiuj senhezite oferdonas siajn vivojn por la honoro kaj por la gloro de la heroa morto.

– La respekto de la soldataj virtoj kaj de la nacia idealo estas la fonto de la vivo de la nacioj, sen kiu nia sorto estus morto kaj pereo. Ni flegu do en niaj koroj ĉi tiujn plej altajn idealojn, nian firman – sindonon al la Biblio kaj al la patrio, ĉar angla patrioto vivas aŭ mortas kune kun sia glavo kaj honesto.

– Provizore ni ne scias, ĉu en la estonta milito ni devos batali kontraŭ la germanoj, francoj aŭ japanoj, sed tio estas certa, ke kien ajn nin alvokas la ordono de Lia Majesta Moŝto, ni rapidos sen pensado aŭ hezito al la defendo de la standardo.

– Mi certe kredas, ke se eksonos la trumpeto, ĉiu ŝtatano ĝoje oferas sian vivon por la ideo sen aĝa aŭ seksa diferenco ĉar eĉ, se ni ĉiuj mortos, Granda Britio kaj la idealo vivos eterne!

Li eltrinkis sian glason je la sano de Lia Majesta Moŝto, poste, levante la malgrandan standardon starantan sur la tablo, li kriis trifojan hip-hip huraon je la insigno de nia nacio.

Nun sekvis emocia sceno.

La oficiraro saltleviĝis, en la okuloj ekbrilis larmoj kaj sur la lipoj de ni ĉiuj eksonis la God save the King ("Dio gardu la Reĝon").

Post finiĝo de la lasta akordo la oficiroj brakumis unu la alian kaj daŭris dum minutoj, ĝis ĉiu okupis denove sian seĝon.

Nun la oficiraro volis min aŭdi. Mi volis inde danki por la ebria feliĉo, kiu post tiom longa soifo min plenigis inter ilia medio.

Mi stariĝis, sed la glaso tremis en mia mano, kaj apenaŭ mi povis ekparoli pro kortuŝiteco.

– Nun, – mi balbutis, – denove en la rondo de miaj kamaradoj… sen pensado aŭ hezito… sen pensado…

Mi ne povis daŭrigi. Mia gorĝo kuntiriĝis kaj fine mi povis nur krii:

– Nian vivon por la ideo kaj standardo!

La ceterajn vortojn sufokis mia ekploro kaj la tondra vivukrio de miaj kamaradoj.

La admiralo etendis sian manon al mi.

***

Hejmenvenante al Redriff, mi retrovis mian edzinon kaj miajn gefilojn en bona sano.

Mia edzino ekvidante min preskaŭ mutiĝis pro ĝojo de la revido kaj nur post minutoj ŝi diris ekplore, ke min jam ĉiuj kredis mortinto.

Per karesaj vortoj mi provis ŝin konsoli, ke mi jam fartas tre bone, post kio ŝi singulte konfesis, ke ŝi jam ricevis la vivasekuran monon kaj eĉ elspezis ĝin por subteni la respekton de la familio, inde al mia memoro. Pro tio ŝi rekomendis al mi eble revojaĝi al Kazohinio kaj tie ĝisatendi la tridek jarojn, bezonatajn por la jura preskripto de la afero.

Bedaŭrinde tion mi ne povis akcepti, parte, ĉar tio jam estus trompo, kiu kontraŭas al la angla civitana honesto, parte ĉar mian alvenon jam konis la tuta oficiraro.

Do mi klopodis ŝin trankviligi, ke mi eldonos mian vojaĝ-priskribon kaj el ties enspezo mi abunde repagos la vivasekuran sumon. Finfine miaj travivaĵoj estas tiom instrumeritaj, ke ilian eldonon kaj disvastigon ĉiaspeca registaro nepre apogos, por ke la civitanoj ellernu altetaksi sian socion, komparante ĝin kun la behinoj, gvidataj de malmorala, stulta kaj malbonintenca betikaro.

Kaj kiam mia ĝentila, sed firma deziro foririgis el mia domo ankaŭ la pargetdanciston, eĉ kun mia edzino restariĝis la paco, kio estas tiel ĉarma karaktertrajto de la intima kaj varma angla familia hejmo.

FINO <p>GLOSARO</p>

Ni notas ĉi tie la vortojn ne troveblajn en la PLENA VORTARO de ESPERANTO (4a eldono).

ABRAKADABRO kabalistika vorto, kiu havis magian kuracpovon, laŭ la antikvuloj

BUGIO elektra konsistoparto de motoro

FALANSTERO teorio de Furiero (Fourier) pri komunloĝado en socialisma socio

HALUKSO dikfingro ĉe la piedo (Briquet)

KAROSERIO ĉio ĉe aŭtomobilo, kio estas ekster la mekanismo (motoro, radoj, ĉasio)

KOMPRESORO aparato por kunpremi vaporon, gason

MAHARAĜO titolo de hindaj princoj

MIZERIKORDO pardonemo religiema; iom sentimenta frathelpemo

RECESIVA pri genoj: latenta geno, kies efiko ĝenerale ne estas videbla sur homo, estas recesiva; la efiko montriĝas nur, se dum la koito en la ĝermon venos de ambaŭ gepatroj la samaj recesivaj genoj.

ZIGOTO fekundigita ovoĉelo, el kiu disvolviĝas per konstanta disfendiĝo la embrio en la patrina utero

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки