Читаем Taglibro de Vilaĝ-pedelo полностью

<p>Steen Steensen Blicher. Taglibro de Vilaĝ-pedelo </p>

Tradukis  H. J. Bulthuis

En tiu ĉi traduko mi skribis preskaŭ ĉie la nomojn kiel en la dana teksto. Ekzemple:

Føum aŭ Föulum, Søren aŭ Sören, Cornelius aŭ Kornelius, Thiele aŭ Tile, Samsø aŭ Samsö ktp.

Nur nomojn, kiujn oni renkontas ofte en la literaturo, mi skribis Esperante; ekzemple: Siberujo, Danujo ktp. Nur la klarigojn de la latinaj kaj francaj frazoj mi notis kiel mi trovis ilin en la dana verketo. Tie, kie la verkinto ne aldonis klarigojn, mi ankaŭ ne donis ilin en ĉi tiu traduko. La traduko ne estas laŭvorta, sed iom libera kaj tute laŭ la reguloj de la Fundamento.

La tradukinto.

Enkondukaj vortoj.

Milton, la fama angla poeto, kies nomon ĉiu konas, bezonis preskaŭ kvarcent paĝojn por priskribi en sia "Perdita Paradizo" la falon de Adamo kaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tion li povus fari, kopiante la unuan ĉapitron de Genezo (Voltaire).

Blicher, la dana verkisto, kies nomon konas preskaŭ neniu ekster Danujo kaj Norvegujo, verkis en la jaro 1824 romanon de granda morala kvalito kaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovata en la ĉie legata ĉefverko de Daniel de Foe, kaj bezonis nur 40-paĝan taglibron por efektivigi tiun mirindaĵon.

Lia verko pro tio kaj antaŭ multaj aliaj verkoj indas aperi en internacia vestaĵo.

Mi prenis sur min la taskon liveri ĝin kaj esperas, ke ĝi povu plaĉi al la legantaro de Esperantaj verkoj.

La tradukinto.

Føulum[1], la 1-an de Januaro 1708.

Dio donu al ni ĉiuj ĝojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron Søren! Li estingis la lumon hodiaŭ vespere, kaj patrino diras, ke li ne vivos ĝis la venonta novjaro.

La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro Søren deprenis sian ĉapon post la manĝado kaj diris, kiel li kutimis: "Agamus gratias! " Li fingre montris min anstataŭ Jens'on. Estis la unua fojo, ke mi legis mian latinan preĝon: pasis hodiaŭ unu jaro, ke Jens legis ĝin; sed mi larĝe malfermis la okulojn, ĉar tiam mi komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de Cornelius.

Tio antaŭdiras al mi, ke mi fariĝos predikisto en Føulum, ho kiel multe miaj gepatroj ĝojus, se ili ĝisvivus tian tagon! Kaj se Jens, la filo de la predikisto, povus estiĝi episkopo en Viborg – kiel diras lia patro – nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en ĉio; lia volo fariĝu! Amen in nomine Jesu!

Føulum, la 3-an de Septembro 1708.

Hieraŭ mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne povas plu fari min klera en latinaĵo. Hejme mi estas pli diligenta ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la ĉasisto sur la kamparo. Tiamaniere li ne povos estiĝi episkopo. La kompatinda sinjoro Sören! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam kelkfoje li diras al li: "Mi fili! mi fili! otium est pulvinar diaboli! "

En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro Sören donis al mi la grekan testamenton. "Ĉu tio ne estas stranga skribaĵaĉo? Tio estas ankoraŭ kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike al mi kaj pinĉis mian orelon, kion li ĉiam faras, kiam li estas ĝoja. Sed ha! Kiajn larĝajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas legi rapide en mia testamento.

Føulum, die St. Martini 1708.

Finiĝos malbone je Jens – sinjoro Sören tiel koleris pri li, ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu fojon mi aŭdis, ke li diris kvazaŭ al si mem: "Vellem hunc esse filium meum!"[2] Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens kriplige legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, ĉar antaŭhieraŭ, kiam lia patro estis ĉe edziĝofesto en Vinge, li estis kun Petro la ĉasisto en la arbaro de Lindum, kaj – Dio protektu nin! – sovaĝa virporko deŝiris lian pantalonon. Li mensogis al sia patrino kaj diris, ke virbovo de Thiele faris tion, sed ŝi donis al li fortan vangofrapon – habeat![3]

Føulum, Calendis Januar. 1709.

Proh dolor! Sinjoro Sören estas morta! Vae me miserum! Kiam ni sidis ĉetable kristnask-vesperon, li flanken ŝovis sian kuleron kaj rigardis Jens'on longe kaj melankolie – "fregisti cor meum!"[4] diris li ĝemante kaj eniris la dormoĉambron. Ho ve! li ne plu ellitiĝis. Depost tiu tempo mi vizitis lin ĉiutage, kaj li donis al mi multajn bonajn konsilojn kaj instruaĵojn; sed nun mi lin vidos neniam plu.

Ĵaŭdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris farante al mi kvazaŭ paroladon kortuŝantan: "Dio donu al mia filo honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia kapo refalis sur la kusenon, li flustris: "Pater! In manus tuas committo spiritum meum! "

Перейти на страницу:

Похожие книги

100 великих загадок Африки
100 великих загадок Африки

Африка – это не только вечное наследие Древнего Египта и магическое искусство негритянских народов, не только снега Килиманджаро, слоны и пальмы. Из этой книги, которую составил профессиональный африканист Николай Непомнящий, вы узнаете – в документально точном изложении – захватывающие подробности поисков пиратских кладов и леденящие душу свидетельства тех, кто уцелел среди бесчисленных опасностей, подстерегающих путешественника в Африке. Перед вами предстанет сверкающий экзотическими красками мир африканских чудес: таинственные фрески ныне пустынной Сахары и легендарные бриллианты; целый народ, живущий в воде озера Чад, и племя двупалых людей; негритянские волшебники и маги…

Николай Николаевич Непомнящий

Приключения / Научная литература / Путешествия и география / Прочая научная литература / Образование и наука