En la departemento... sed prefere la departemento ne estu nomita. Ekzistas nenio pli kolera ol cxiaspecaj departementoj, regimentoj, kancelarioj kaj, alivorte, cxiaspecaj publikaj oficejoj. Nun cxiu privatulo jam opinias ke ofendante lin oni ofendas la tutan socion. Oni diras, ke antaux nelonge la policestro el urbo, kies nomon mi ne memoras, sendis oficialan leteron, en kiu li klare skribis, ke la sxtataj institucioj pereas kaj ke lia sankta nomo estas tute vane tromenciata. Kiel pruvon li aldonis al la letero grandegan volumon de iu romantika verko, en kiu cxiun dekan pagxon aperas policestro, kelkloke ecx tute ebria. Tial por eviti cxiajn malagrablajxojn ni prefere nomu la menciitan departementon certa departemento. Do, en certa departemento servis certa oficisto. Oni ne povas diri, ke la oficisto estis rimarkinda; li estis iom malalta, iom variolmarkita, iom rufhara, ecx lauxaspekte iom blinda, kun eta kalvajxo sur la frunto, kun faltoj ambauxflanke de la vangoj, kaj kun vizagxkoloro kiun oni nomas hemoroida... Kion fari? La peterburga klimato kulpas. Lia rango (cxar cxe ni oni devas antaux cxio anonci la rangon) estis tiu, kiun oni nomas eterna titola konsilisto, pri kiu, kiel estas konate, multe spritis kaj ridis diversaj verkistoj, kiuj havas lauxdindan kutimon ataki tiujn, kiuj ne povas mordi ilin. Lia familinomo estis Basxmacxkin. Laux la nomo mem estas klare, ke gxi devenas de basxmak, sed tute ne estas konate, kiam, en kiu epoko kaj kiamaniere gxi devenis de tiu vorto. Liaj patro, avo kaj ecx la bofrato, kaj cxiuj ceteraj Basxmacxkinoj senescepte uzis botojn, sxangxante plandumojn tri foje en la jaro. Lia nomo estis Akakij Akakijevicx. Probable gxi sxajnas al la leganto iom stranga kaj speciale trovita por la novelo, sed kredu, ke neniu sercxadis gxin, sed pro cirkonstancoj oni ne povis doni alian nomon. Tio okazis jene. Akakij Akakijevicx naskigxis nokte, se mia memoro ne trompas, la 23an de marto. Lia patrino, jam mortinta, la edzino de sxtata oficisto kaj tre bona virino, decidis lauxregule bapti la infanon. La patrino ankoraux kusxis en sia lito, kontraux la pordo; dekstre de sxi staris la baptopatro, Ivano Ivanovicx Jerosxkin, bonega viro, fakestro en la senato, kaj la baptopatrino, la edzino de la kvartalestro, tre virta virino, Arina Semjonovna Belobrjusxkova. Oni proponis al la naskintino elekti lauxplacxe unu el tri nomoj: Mokkij, Sossij, aux nomi la infanon memore pri martiro Hxozdazat. "Ne, - sxi pensis, - jen kiaj nomoj". Por komplezi sxin, oni malfermis la kalendaron aliloke; ankaux tie estis tri nomoj: Trifilij, Dula kaj Varahxasij. "Jen vera puno, - diris la maljuna virino, - kiaj nomoj; mi, vere, neniam auxdis ilin. Tauxgus ecx Varadat aux Varuhx, sed ne Trifilij kaj Varahxasij". Oni turnis la pagxon kaj tie estis: Pavsikahxij kaj Vahxtisij. "Nu, mi jam vidas, - diris la maljuna virino, - kian sorton li havas. Se tiel okazas, prefere li estu nomita same, kiel lia patro. Lia patro estis Akakij, do ankaux la filo estu Akakij". Tiel aperis Akakij Akakijevicx. Oni baptis la infanon, kaj cxe tio li ekploris kaj grimacis, kvazaux antauxsentante, ke li estos titola konsilisto. Do, cxio okazis tiamaniere. Ni priskribis tion, por ke la leganto mem vidu, ke tio okazis pro nepra neceso kaj ke tute ne estis eble doni alian nomon. Neniu povas rememori, kiam li ekoficis en la departemento, kaj kiu enoficigis lin. Multaj direktoroj kaj aliaj estroj sxangxigxis, sed oni vidis lin cxiam sur la sama loko, en la sama tenigxo, en la sama posteno de kopianto, kaj tial cxiuj poste kredis, ke li evidente venis en la mondon jam tute preta, en la ofica uniformo kaj kun la kalvajxo sur sia kapo. En la departemento oni tute ne respektis lin. La gardistoj ne ekstaris, kiam li preteriris; ili ecx ne rigardis lin, kvazaux tra la akceptejo flugus ordinara musxo. La estroj traktis lin iel malvarme kaj despote. Iu vicfakestro povis simple meti sub lian nazon paperojn, dirinte nek "kopiu", nek "jen, interesa, bona tasko", nek ion similan, kion oni diras en la decaj oficejoj. Li do prenis, rigardante nur la paperon, sen atenti: kiu kaj kiurajte metis gxin al li. Preninte, li tuj komencis kopii gxin. Junaj oficistoj mokis lin kaj spritis pri li tiom, kiom ebligis al ili la kancelaria spriteco; ili rakontis en lia cxeesto diversajn historiojn, kiujn ili elpensis pri li; ili diris, ke lia mastrino, sepdekjara maljunulino, batas lin, kaj demandis, kiam okazos ilia nupto; sur lian kapon ili sxutis paperetojn, kaj nomis tion negxo. Sed Akakij Akakijevicx neniam respondis al ili ecx unuvorte, kvazaux antaux li neniu estus; tio ecx ne gxenis lian laboron: malgraux cxiuj gxenoj li faris neniujn erarojn dum la skribado. Nur se sxerco estis tute netolerebla, kiam oni pusxis lian manon, malhelpante al li labori, li prononcis: "Lasu min, kial vi ofendas min?" Io stranga estis en tiuj vortoj kaj en la vocxo, per kiu la vortoj estis prononcataj. En gxi auxdigxis io tiel kompatiga, ke junulo, antaux nelonge eklaborinta tie, kiu imitante la aliajn permesis al si ridi pri li, subite haltis, kvazaux trapikita per lanco, kaj ekde tiu tempo antaux la junulo cxio sxangxigxis kaj montrigxis sub alia aspekto. Iu nenatura forto forpusxis lin de la kolegoj, kun kiuj li konatigxis, preninte ilin por homoj decaj kaj mondumaj. Dum longa tempo, en plej gajaj minutoj, en lia imago aperis la malalta oficisto kun la kalvajxo sur la frunto kaj kun la penetrantaj vortoj: "Lasu min, kial vi ofendas min?" - kaj en tiuj penetrantaj vortoj sonis aliaj vortoj: "Mi estas via frato". La kompatinda junulo sxirmis sin per la mano, kaj en sia vivo li multfoje tremis, vidante kiel multan kontrauxhomecon la homo havas, kaj kiel multe da brutala krudeco estas kasxita en la rafinita klera mondumeco, kaj ecx - ho Dio! - en tiu homo, kiun la mondumo taksas nobla kaj honesta...