Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
Verkis: J. C. Wells
El: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
Eldonado: Universala Esperanto-Asocio Rotterdam 1978
Grandeco: 76 p.
La bazan tekston origine enkomputiligis Jean Lazert
Proksimuma verkojaro: 1978
Kreis la Esperantan tekston: Wells
ANTAŬPAROLO
Ĉi tiu verko estas bazita sur serio da prelegoj prezentitaj sub la egido de Internacia Somera Universitato en la kadro de la 61-a Universala Kongreso de Esperanto, Ateno, en Aŭgusto 1976. Preparante la nunan presitan formon, mi ne nur rearanĝis plurloke la materialon, sed ankaŭ zorgis enpreni multajn saĝajn komentojn, opiniojn, kaj ekzemplojn liveritajn de la partoprenantoj en la seminarioj okazintaj post ĉiu SUprelego.
Mi deziras kore danki al d-ro Jonathan Pool , kies proponojn por plibonigo de la teksto mi multloke adoptis; al d-ro Ulrich Lins , kiu faris la finredakton kaj aranĝis la eldonon; kaj al d-ro Humphrey Tonkin , sen kies insistado la prelegoj ne estus okazintaj.
JCW
FONETIKAJ SIMBOLOJ
En ĉi tiu tabelo aperas nur tiuj literoj, kiuj unue aperas en la teksto de la verko kaj due indikas sonon alian, ol en la ortografio de Esperanto. Ili apartenas al la Internacia Fonetika Alfabeto kaj estas uzataj en konformo al la principoj de Internacia Fonetika Asocio. La signifo de ĉiu fonetika simbolo estas iom elasta.
ɑ
kiel [a], sed malantaŭa: kiel
ɒ
kiel [ɑ], sed ronda: kiel
æ
inter [ɛ] kaj [a]: kiel
ɓ
kiel [b], sed injektivo (t.e. prononcata per ĝislaringe ensuĉata aero); kiel
ɔ
varianto de [o], duonvasta malantaŭa ronda vokalo: kiel
dʒ
kiel
ð
voĉa dentalo frikativa: kiel
ẹ
varianto de [e], duonmalvasta antaŭa neronda vokalo: kiel
ɛ
varianto de [e], duonvasta antaŭa neronda vokalo: kiel
ɛ̃
kiel [ɛ], sed nazala: kiel
ə
mezvasta centra neronda vokalo: kiel
ɜ
kiel [ə], sed pli longa kaj kun iom alia kvalito: kiel
ɪ
inter [i] kaj [ə]: kiel
ɨ
malvasta centra neronda vokalo, inter [i] kaj [ɯ]: kiel
ɯ
kiel [u], sed neronda: kiel
k̟
kiel [k], sed pli antaŭa: eventuale kiel
ɲ
voĉa palatalo nazala: kiel
ŋ
voĉa velaro nazala: kiel
ọ
varianto de [o], duonmalvasta malantaŭa ronda vokalo: kiel
ø
kiel [e], sed ronda: kiel
θ
senvoĉa dentalo frikativa: kiel
q
senvoĉa uvularo ploziva, iom kiel
R
voĉa uvularo vibra; kiel
ʃ
kiel
ʈ
kiel [t], sed retrofleksa: kiel en malajalama [kutti].
ʇ
kiel [t], sed klako (t.e. prononcata per ĝisvele ensuĉata aero): kiel
t’
kiel [t], sed ejektivo (t.e. prononcata per laringe elpuŝata aero kaj glota formo): kiel
tʃ
kiel
ʉ
inter [u] kaj [y], kiel [ɨ] sed ronda: kiel
ʊ
inter [u] kaj [ə]: kiel
ʊ
kiel [v], sed duonfrikativa: kiel
ʌ
duonvasta centra (aŭ malantaŭa) neronda vokalo: kiel
w
kiel
x
kiel
y
kiel [i], sed ronda: kiel
ɣ
kiel [g], sed frikativa: kiel
ɤ
kiel [o] sed neronda: kiel vjetnama ơ en lơ .
ʒ
kiel
ɸ
kiel [f], sed bilabialo: kiel
ʔ
glotalo ploziva, kiel
:
montras longecon de vokalo.
TIPOGRAFIAJ KONVENCIOJ
abcdefg
emfazo; signas ankaŭ terminon ne antaŭe uzitan en ĉi tiu verko.
formo (esprimo, vorto, aŭ morfemo ktp) en iu lingvo, citita en ordinara ortografio aŭ ties transliterigo.
‘abcdefg’
gloso en Esperanto de formo el iu alia lingvo.
/abcdefg/
fonema transskribo.
[abcdefg]
fonetika transskribo laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto.
la strekoj indikas limojn inter morfemoj aŭ morfoj.
1. ENKONDUKO
1.1 Kia estas Esperanto?
Kia lingvo estas Esperanto? Kie ĝi staras inter la lingvoj de la mondo?