Erg Noor rakontis pri la teruraj meduzoj. Konsiliĝinte, la vojaĝantoj decidis elŝovi sur ĉareto parton de planeda motoro. Fajraj strioj, longaj je tricent metroj, ekflugis super la ŝtoneca ebenaĵo, forbalaante ĉion videblan kaj nevideblan sur sia vojo. Ne pasis eĉ duonhoro, kiam la homoj ektrenis la ŝiritajn kablojn. La defendo estis restarigita. Iĝis evidente, ke la anamezono devas esti ŝarĝita antaŭ veno de la planeda nokto. Je kosto de nekredeblaj penoj oni sukcesis tion fari, kaj la senfortigitaj vojaĝantoj, hermetike ferminte la lukojn, kaŝiĝis malantaŭ la nefrakasebla kiraso de la stelŝipo, trankvile aŭskultante ĝian tremetadon. Mikrofonoj estis alportantaj elekstere muĝon kaj bruon de la uragano, kaj pro tio la malgranda hele prilumita mondeto, neatingebla por fortoj de mallumo, iĝis eĉ pli komforta.
Ingrid kaj Luma disŝovis la stereoekranon. La filmo estis elektita sukcese. Blua akvo de la Hinda oceano ekplaŭdis ĉe la piedoj de la sidantoj en la biblioteko. Okazis la ludoj de Pozidono — tutmonda konkurado pri ĉiuj specoj de akva sporto. En la epoko de la Ringo ĉiuj homoj amikis kun maro tiel proksime, kiel tion povis nur popoloj de ĉemaraj landoj en la pasinteco. Saltoj, naĝado, plonĝado sur motoraj tabuloj, sur velaj flosetoj. Miloj da belaj junaj korpoj, kovritaj per sunbruno. Sonoraj kantoj, rido, solena muziko de finaloj…
Niza kliniĝis al la sidanta apude biologo, profunde enpensiĝinta kaj forfluginta per la animo en senfinan foron, al la tenera hejma planedo kun ĝia obeigita naturo.
— Ĉu vi partoprenis tiajn konkurojn, Eon?
La biologo rigardis al ŝi per nekomprenantaj okuloj.
— Ha, ĉu en tiuj? Ne, neniam. Mi enpensiĝis kaj ne tuj komprenis.
— Ĉu vi pensis ne pri tio? — La junulino almontris la ekranon. — Ĉu vere, neordinare freŝiĝas percepto de beleco de nia mondo post obskuro, tempesto, post elektraj nigraj meduzoj?
— Jes, certe. Kaj pro tio eĉ pli kreskas deziro akiri tian meduzon. Mi ĝuste estis rompanta la kapon pri tiu tasko.
Niza Krit forturniĝis de la ridanta biologo kaj renkontis rideton de Erg Noor.
— Ĉu ankaŭ vi estis pensanta, kiel kapti tiun nigran teruron? — moke demandis ŝi.
— Ne, sed mi pensis pri esploro de la diska stelŝipo.
Ruzaj fajreroj en la okuloj de la estro preskaŭ kolerigis Niza-n.
— Nun mi komprenas, kial en la antikveco la viroj okupiĝis pri milito. Mi pensis, ke tio estas nur fanfaronado de via sekso… kiun oni opiniis la forta en la nearanĝita socio.
— Vi ne tute pravas, kvankam parte komprenis nian antikvan psikologion. Sed ĉe mi estas tiel — ju pli bela kaj amata estas mia planedo, des pli mi deziras servi al ĝi. Planti ĝardenojn, mini metalojn, akiri energion, nutraĵon, krei muzikon — tiel, ke mi pasu kaj lasu post mi realan pecon de io, farita per miaj manoj, per mia kapo. Mi scias nur la kosmon, la arton de stelnavigado kaj per tio mi povas servi al mia homaro. Sed la celo estas ne flugo mem, sed akiro de nova scio, malkovro de novaj mondoj, el kiuj ni iam faros samajn belajn planedojn, kiel nia Tero. Kaj vi, Niza, al kio servas? Kial ankaŭ vin tiel altiras la mistero de la diska stelŝipo? Ĉu nur pro sola scivolo?
La junulino per impeta streĉo superis pezon de la lacaj manoj kaj etendis ilin al la estro. Tiu prenis ilin en siajn grandajn manplatojn kaj karese glatigis. La vangoj de Niza ruĝiĝis, la laca korpo pleniĝis per nova forto. Kiel tiam, antaŭ la danĝerega alteriĝo, ŝi alpremiĝis per la vango al la mano de Erg Noor, pardoninte ankaŭ al la biologo lian ŝajnan perfidon al la Tero. Por definitive pruvi sian konsenton kun ambaŭ, Niza proponis nur ĵus venintan en ŝian kapon ideon. Faru sur unu el akvaj cisternoj memfermiĝantan kovrilon. Metu tien kiel logaĵon vazon kun freŝa sango, sed ne kun konservita el la kuracista rezervo. Sangon donos iu ajn el la astronaŭtoj. Se nigra «io» penetros tien kaj la kovrilo fermiĝos, do tra anticipe preparitaj kranoj endas trablovi la ujon per inerta tera gaso kaj hermetike veldi randojn de la kovrilo.
Eon-on ravis la inventemo de la «rufhara knabino».
Erg Noor estis umanta kun agordo de homsimila roboto kaj preparanta potencan elektrohidraŭlikan tranĉilegon, helpe de kiu li intencis penetri internen de la spirala disko el fora stelo.
En la jam kutima mallumo kvietiĝis tempestoj, la froston anstataŭis varmo — venis naŭdiurna «tago». Da laboro restis por kvar teraj tagoj — ŝarĝado de jonaj ŝargoj, de kelkaj rezervoj kaj de valoraj instrumentoj. Krome, Erg Noor opiniis necese preni iujn personajn aĵojn de la pereinta ŝipanaro, por post skrupula desinfekto transporti ilin sur la Teron kiel memoraĵon por parencoj. En la epoko de la Ringo homoj ne troŝarĝadis sin per aĵoj, tial transportado de ili al «Tantro» ne faris ĝenon.