Читаем Kruko kaj Baniko el Bervalo полностью

— Certe ne. Grimpu sur tiun tabureton. Nun tusu forte! jen. Ĝi jam defalis mem.

S-ino Kruko estas grave malsana. Ŝi petas sian edzon:

— Karulo, se mi mortos kaj se vi reedziĝos, ĵuru al mi, ke mia posteulino ne surmetos miajn robojn.

— Estu trankvila, trezoro. Ŝi havas pli larĝan postaĵon ol vi.

Garantio

Kruko ĵus aŭdis de sia edzino, ke ilian filinon Reda gravedigis jam edziĝinta viro. Kruko terure ekkoleras kaj eksciinte la adreson de la deloginto, decidas tuj viziti lin. Tiu konfesas:

— Jes, mi estas kulpa, sed mia granda riĉo ebligas al mi ripari mian kulpon tiamaniere: se Reda naskos filinon, mi donacos al ŝi milionon da steloj. Por filo mi donacos la duoblon.

Tiu propono perpleksas Krukon. Li estas preskaŭ preta peti pardonon pro sia antaŭa kolero. Sed subite venas al li dubo pri neantaŭvidita eblo:

— Promesu al mi, ke, en okazo de misnasko, vi donos al Reda duan ŝancon.

<image l:href="#Bervalajxo.png"/>

(por sentema vojaĝantino)

La blindulino ne toleras pufon de ĉaro en sia vagono.

Gaja lernolibro

Maljuna tedulo, provante delogi knabinon, premas ŝin kaj flustras:

— Mi legas en vi kvazaŭ en libro.

— En libro brajle skribita.

Ĝustatempa vorto estas granda forto

Kruko vintre libertempas en neĝa montaro. Foje enirante en lignodomon, li surprizas junulinon, kiu suprenfaldis la jupon antaŭ kameno por varmigi sian logan ventron. Kruko galante diras:

— Fraŭlino, se ĝi estas por mi, ĝi estas jam sufiĉe kuirita.

Li neniam venkis la alfabeton

Kruko luis belan dometon en la ĉirkaŭaĵo de Bervalo. En ĝin li povas trankvile inviti siajn amikinojn. La lasta vizitantino venis jam tri fojojn. Kruko tiel dediĉis sin al amorado, ke iom malzorgis la kuirarton. Ĉiufoje ŝi devis manĝi nur kaĉon.

Kruko denove skribas al ŝi invitleteron, en kiu li laŭdas la belon de la domo kaj de la pejzaĝo. La nova amikino estas preta reiri al la rendevuejo, sed havante lastamomentan malhelpon, ŝi komisias al la poŝto telegrafadon de jena teksto: VI LOĜAS BELE — SED PRO MALOPORTUNA ŜANĜO MI VENOS PLI POSTE — KVANKAM MI MALŜATAS VIAN KAĈON.

Malgraŭ la bedaŭrinda prokrasto Kruko estas ravita de tiu brula amkonfeso. Li ja tute forgesis, ke telegramo ne havas supersignojn…

<image l:href="#Bervalajxo.png"/>

FINO[5]

Ĉe vi la fino estas ĉiam senkaŭza!

Перейти на страницу:

Похожие книги