Kun duobla energio prenis sin Ĉielson je tiu ĉi nova afero, kiu devis fari grandegajn servojn al lia kara ideo. Sed eĉ la plej forta forlogiĝo ne povis subaĉeti lian sanan kritikan sencon. La malnatureco de l' Volapük falis al li en la okulojn de la unuaj paŝoj de la okupoj, kaj ĝia malbonsoneco ofendis la estetikan senton de Ĉielson, sed li ellernis ĝin pro la ideo, kiu en liaj okuloj estis ĉirkaŭita per aŭreolo de grandeco. Farante informiĝojn pri tio, kiel staras en la mondo la afero de Volapük, li baldaŭ eksciis, ke tiu ĉi lingvo kvankam havas multajn partianojn, sed ke al ĝi aperis forta kaj danĝera konkuranto, senigita de ĉiuj ĝiaj mankoj, ke tiu ĉi nova lingvo aperis ĵus sub la ĉielo de Rusujo, kaj ĝia nomo estas ― Esperanto. Ĉielson rapidis kompreneble konatiĝi kun tiu ĉi nova mirindaĵo de la eŭropa civilizacio kaj estis ensorĉita per ĝi. En ĝi li vidis novan epokon de l' homaro kaj senturne dediĉis sin al la servado de ĝi.
― Lasu la mondon ekscii antaŭe Esperanton, doni al la lasta vivon kaj rajton de regnaneco, kaj tiam oni povos alpaŝi al la lingvo de Marso…
Tiamaniere la fantazia ideo degeneris en la alian, pli realan kaj atingeblan, al kiu li fordonis sin kun tuta sia energio. Lia neordinara naturo ne povis fortiri sin per kio ajn duone, kaj tial Ĉielson, fariĝinte esperantisto, ĵetis ĉiujn antaŭajn aferojn kaj tute trempis sin en la propagandon de la lingvo internacia. Li komprenis, ke la propagando devis esti afero ne kabineta, sed societa, kaj tial li penadis akiri la plej diversajn kaj vastajn interligojn kaj konatecojn, kio, dank' al lia bela eksteraĵo, elegantaj manieroj kaj viva, akra saĝo, estis afero facile atingebla. Estadante en la societoj kaj uzante ĉian pretekston por transkonduki la paroladon sur sian amatan temon, li rapide konvinkiĝis, unue, ke la societo estas treege nemovema kaj pli facile sin fortiras per fortaj efektoj, ol per profundaj veroj, kaj due, ke tiu sama societo estas tute blinda, ke 9/10 de ĝi ĝis nun tute ne konas la ideon kaj indecon de la lingvo tutmonda kaj eĉ ne scias pri ĝia ekzistado. Lin treege frapadis tiu cirkonstanco, ke, malgraŭ la okjara ekzistado de Esperanto, ofte eĉ kleraj homoj malfermadis la buŝojn, aŭdinte pri tio, ke ie estas ia lingvo, kiu servas por iaj interpopolaj komunikiĝoj k.t.p.
Kaj li rapide alkonformiĝis al tiuj ĉi aperoj.
Li komencis kondukadi la vivon tiel, ke li ĉie kaj al ĉiuj faladu en la okulojn. Li vestadis sin tre elegante, sed ĉiam tre originale, portadis longajn harojn ĝis la ŝultroj, grandan, larĝan ĉapelon kaj nazumon en dika testuda kadro, apogadis sin sur grandegan branĉoplenan bastonon kun ora butono, sur lia brusto briladis ĉiam hela esperanta stelo, li fumadis bonegajn cigarojn, paroladis ĉiam kuraĝe kaj laŭte, kaj en stratoj, teatroj k.t.p. li aperadis ĉiam kun kiu ajn el esperantistoj, por publike paroladi en la lingvo internacia. Lia aperado en kiu ajn urbo elvokadis tuj multajn famojn kaj demandojn, kaj tuj traportiĝadis la sciigo, ke tia stranga persono estas esperantisto, apostolo de la nova internacia lingvo, ke li estas tre saĝa kaj aminda, volonte donas al ĉiuj instrukciojn kaj gvidojn, estas bone alprenita en unuaj salonoj de la urbo, sed ne abomenadas butikon de viandaĵisto aŭ metiejon de botisto k.t.p. k.t.p.
Tiamaniere li rapide akiradis gloron kaj malkovradis al multaj la okulojn sur la disvastigatan de li aferon. Sed ĉion tion ĉi li faradis preskaŭ pasante, lasante civilizadi la amason al siaj helpistoj, kiujn li kreadis ĉie facile el varmegaj kaj plej lertaj siaj adorantoj; li do mem prenadis sub sian personan favoron nur homojn tre influajn kaj per kio ajn tre gravajn por la afero: redaktorojn de gazetoj, amatajn de publiko verkistojn, popularajn artistojn, malavarajn riĉulojn k.t.p. Havante altan talenton gvidi amason, li povadis konduki la aferon tiel, ke la signita per li ofero neniom forglitadis el liaj manoj.
Ni rimarku, ke li mem paroladis tre malmulte kaj neniam lacigadis la aŭskultantojn per longaj predikoj pri la lingvo; kun propra al sola li akreco li kaptadis, aŭ eĉ nevideble subpreparadis oportunan minuton kaj per mallongaj, flamaj kaj inspiritaj vortoj batadis je plej senteblaj kordoj de la aŭskultantoj, kaj lia parolo neniam faradis maltrafon. Al tio ĉi li neniam ripetiĝadis; lia parolo neniam havadis kion ajn ŝablonan, sed ĉiam estadis tre saĝe alagordita al la cirkonstancoj ― kaj en tio ĉi konsistis ĝia tuta forto.
Ankoraŭ unu rimarko. Ĉielson tre profunde konis la naturon de l' homo kaj komprenis la signifon de eksteraj formuloj kaj ceremonioj, kaj tial li enkondukis unu moron kaj severe observadis plenumon de ĝi ― moron salutadi unu alian per la vortoj: "Ĉu vi esperas"? ― "Jes, mi esperas." ― ĉe renkonto, kaj: "Esperu"! ― "Jes, mi esperos" ― anstataŭ adiaŭ. Li tre koleradis, se esperantistoj ne plenumadis tiun ĉi moron, dank' al kiu ili pli facile proksimiĝis unu kun alia.
Tia estis la persono Ĉielson kaj tiaj estis liaj laboroj.